Saturday, February 21, 2015

FARU LA GXUSTAJXON GXUSTE

Estimataj, FARU LA GXUSTAJXON GXUSTE "Kaj [David] diris al [pastroj]: Vi, cxefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur la lokon, kiun mi pretigis por gxi; cxar antaue, kiam ne vi tion faris, la Eternulo, nia Dio, frapis nin pro tio, ke ni sercxis Lin ne tiel, kiel oni devas" (1 Kronikoj 15:12-13). Kiel ofte homo faras la gxustajxon erare. Kelkaj faras tiele el nescio. Kelkaj faras tiele el fervoro. Aliaj faras tiele el malzorgo. Cxiu okazo ne kauzas bonan au deziratan rezulton multokaze. Alie, ili kauzas malfavorajn rezultojn je la farantoj kaj/au homoj cxe ili. Cxi tio estis tio kio okazis dum la regno de David kiel regno de Izrael. Li estis fervora por la Eternulo dankante Lin pro tio kion la Eternulo faris por li. Tial, li volis alporti la keston de la Eternulo, la simbolon de la cxeesto de Dio, al sia cxefurbo. Tamen, li faris la gxustajxon erare, kaj tio kostis la vivon de Uza, laiko kiun oni varbis por gvidi la sanktigitan ajxon (vidu: 1 Kronikoj 13:7-10). David poste pentis kaj varbis la pastrojn kiuj jam estis sanktigitaj por tiu devo (vidu: 1 Kronikoj 15:11-15). La posta ago estis sukcesa cxar David faris la gxustajxon gxuste. Ne gravas cxu la kauzo eble estas bona, oni devas fari gxin gxuste. Cxi tio estas la fakto kiun multaj homoj kiuj precipe volas servi au adori Dion ne scias. Ili pensas ke ili jxus povas servi Lin iel. Kelkaj el ili estas nesciaj pri la gxusta rimedo servi Lin. Kelkaj estas tre fervoraj servi Lin gxuste, sed ili ne estas, ecx kiam ili scias la gxustan rimedon. Aliaj servas Lin el malzorgo pro siaj tiel nomata familiareco kun Li. Cxu vi jam kontastis ke vi povas fari la gxustajxon erare? Cxi tio eble kauzas malfavoran rezulton je vi kaj/au homoj cxe vi. Tial, kion vi faras nuntempe? Cxu vi faras gxin gxuste? Cxu vi adorservas Dion gxuste? Petro diris, "...Kaj en neniu alia estas savo; cxar ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj [krom la nomo de Jesuo Kristo]" (Agoj 4: 10-12). Ia ajn ago de adoro al Dio (ne gravas kiel bona gxi estas) kiu ne estas tra Jesuo Kristo kondukos al pereo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment