Saturday, February 14, 2015

CXU VI MIN AMAS?

Estimataj, CXU VI MIN AMAS? "[Jesuo Kristo] diris al li la trian fojon: Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Petro cxagrenigxis, ke li diris al li la trian fojon: Cxu vi min amas? kaj respondis al li: Sinjoro, vi scias cxion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li: Pasxtu miajn sxafojn" (Johano 21:17). Fakte, la plejparto de la sekvantoj de Jesuo Kristo sekvis Lin pro tio, kion ili povis akiri de li (vidu: Johano 6:26). Ne mirinde, kiam sxajnis al ili, ke Lia instruado estis malfacila, multaj el ili ne plu sekvis Lin (vidu: Johano 6:60-66). De tiu incidento, sxajnis ke liaj dek du discxiploj estis malsamaj cxar ili staris apud li (versoj 67-69). Tamen, kiel Jesuo Kristo antaudiris, unu el la Dek du - Judas Iskariota – perfidis Lin (verso 70; 13:21-30; Luko 22:1-6, 47-48) kaj Simon Petro - la proparolanto de la discxiploj - neis Lin trifoje (vidu: Luko 22:54-62). Tiu sama Petro kun kelkaj el la discxiploj reiris al ilia malnova profesio post la morto kaj resurekto de Jesuo Kristo (vidu: Johano 21:1-3). Kiam Jesuo Kristo aperis al ili, Li demandis de Petro trifoje gravan demandon: "Cxu vi amas min?" Petro cxagrenigxis ke Jesuo povis demandi de li cxi tiun demandon trifoje. Tiam Jesuo diris al li tion postulatan de li cxu li vere amis lin: li devus agi favore al Jesuo Kristo, ne favour al li (Petro). La Tago de Valentino por cxi tiu jaro jxus estas okazigita. Multaj personoj (speciale viroj) asertis ke ili amas iujn virinojn. La plejparto el tiaj virinoj estis uzitaj kaj forlasitaj post tia aserto. La vera signifo de la Tago (t.e. ofera amo kiel pruvita de iuj personoj kiuj estis hazarde nomata Valentino inter tria kaj kvara jarcentoj pK kiuj estis mortigitaj pro iliaj amo-rilataj agoj) estis disvenkitaj. Se iu asertas, ke li au sxi amas vin, vi demandu lin au sxin denove kaj denove, "Cxu vi vere amas min?" Se li au sxi respondas jese, tiam li au sxi pruvos tion per agado en via favoro. Jesuo Kristo montris la veran amon demetante Sian vivon por ni. Ni ankau devas fari same por niaj kunhomoj (kp: 1 Johano 3:16). Kial vi sekvas Jesuon Kriston? Cxu vi ne faras tion pro tio kion vi povas akiri de Li? Cxu vi estas preta tute cedi vian tutan vivon al Li kaj fari Liajn volojn? Kial vi amas tiun personon kiun vi asertas ke vi amas? Vera amo enradikigxas en tio kion viro au virino povas doni, ne en tio kion li au sxi povas akiri de la objekto de sia amo. Cxu vi vere min amas?" Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment