Saturday, January 31, 2015

MI DEVAS SCIIGI JESUON

Estimataj, MI DEVAS SCIIGI JESUON "Metu vian sxargxon sur la Eternulon, kaj Li vin subtenos; neniam Li lasos fali piulon” (Psalmo 55:23). La verkinto de la angla himno "I MUST TELL JESUS” [esperante: Mi devas sciigi Jesuon], Elisxa Albright Hoffman (1839-1929) estis pastoro de pregxejo en Libano, Pensilvanio, Usono, kiam li vizitis virinon kiu trapasis multajn suferojn kaj afliktojn. La virino estis malkonsilita pro sia embaraso. Kun peza koro sxi demandis de Pastoro Hoffman, kion sxi faros. Hoffman kuragxigis sxin el la Vorto de Dio kaj konkludis ke sxi ne povas fari pli bone ol preni cxiujn siajn suferojn al Jesuo. La virino sxajnis esti perdita en meditado dum momento, tiam sxiaj okuloj lumigxis dum si ekdiris, "Jes, mi devas sciigi Jesuon." Kiel Pastoro Hoffman lasis sxian hejmon, li estis inspirita por verki la vortojn de la himno. Kiel la virino ekkriis, Hoffman re-ehxis multajn fojojn en la himno, "Mi devas sciigi Jesuon." Vi nepre sciigas Jesuon pri cxiuj viaj afliktoj cxar vi ne sole povas elteni viajn sxargxojn. Cxar Li cxiam amas kaj zorgas pri Siaj proprajxoj Li bonvolos helpi vin en via mizero. Vi devas sciigis Jesuon pri cxiuj viaj problemoj cxar Li estas bonkora, kompatema Amiko. Li certe helpos vin se vi petos Lin, kaj rapide metos finon al viaj problemoj. La mondo povas allogi vin kaj tenti vian koron al peko. Vi devas sciigi Jesuon, kaj Li helpos vin por havi venkon super la mondo kaj gxiaj tentoj. Ne gravas la situacio kiun vi trapasas, sciigu Jesuon pri gxi. Li diris, "Venu al mi cxiuj, kiuj estas laborantaj kaj sxargxitaj, kaj mi vin ripozigos" (Mateo 11:28). "Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku" (Johano 7:37). Vi povas vidi similajn alvokojn en Psalmo 37:5; Jesaja 50:10; 55:1-3; Jeremia 33:3; Mateo 7:7-11; Luko 11:9-13; Johano 16:24; Filipianoj 4:6; 1 Petro 5:7. Cxi tiu granda himno ja rememorigas nin pri la bezono fidi al nia mirinda Savinto, la Sinjoro Jesuo Kristo, en cxiu situacio kaj aflikto de vivo. Mi devas sciigi Jesuon! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment