Saturday, January 3, 2015

MIA JARO DE DUOBLA HONORO

Estimataj, MIA JARO DE DUOBLA HONORO "Kaj vi estos nomataj pastroj de la Eternulo, servantoj de nia Dio oni nomos vin; la ricxajxon de popoloj vi mangxos, kaj per ilia gloro vi glorigxos. Pro via honto vi ricevos duoble, pro la malhonoro ili gxojkantos sur siaj partoj; duoblajxon ili ekposedos en sia lando; gxojo eterna estos cxe ili" (Jesaja 61:6-7). Mi ne kutimas kredi en la ago de nomado de jaro kun aparta temo, sed mi cxiam uzas apartajn versojn de la Sankta Biblio pregxi por homoj cxiujare kaj ecx bazi mian unuan predikon por tiu jaro sur tiuj apartaj versoj. Tamen, kelkajn horojn antau la jaro 2015, mi estis kondukata nomi tiun jaron kiel "Mia Jaro de Duobla Honoro" bazita sur la versoj de la Sankta Biblio (tio estas, Jesaja 61:6-7) kiun la Eternulo metis en mian menson antau kelkaj semajnoj uzi en mia jara pregxo por la ricevintoj de mia cxiutagaj kaj semajnaj mesagxoj. La popolo de Izrael pekis kontrau Dio. Ili trompis sian interligon kun la Eternulo. La Eternulo siaflanke forlasis ilin kaj permesis ilin esti portitaj en kaptitecon en Asirio kaj Babilonio. Ili farigxis sklavoj de fremduloj en sia lando de kaptiteco. Ili estis devigitaj servi fremdajn diojn. Jerusalem, ilia sankta urbo, kaj la Templo de la Eternulo en gxi igxis ruinigitaj. Gxi estis granda katastrofo por la popolo de Izrael, kiuj unufoje estas fiero por multaj nacioj. Tamen, la Eternulo ne volis forlasi ilin por eterne. La profetajxo en Jesaja 61 estas pri la restarigo de la urbo Jerusalemo (speciale) kaj la lando kaj homoj de Israelo, (gxenerale) al ilia origina stato. La Eternulo promesis restarigi la popolon. Anstatau servi aliajn homojn kaj iliajn diojn, ili servos la Eternulon. Fakte, ili igxos Liaj specialaj pastroj. Ili gxuos la ricxecon de la paslogxantoj, kiuj sklavigis ilin. La Eternulo promesis doni al ili duoblan honoron anstatau ilia honto. Iliaj posedajxoj je ilia lando estos je duoblaj partoj. Cxi tiu promeso de duobla honoro honoro audigxis ankau en Jesaja 40:2 kaj Zehxarja 9:12: "Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al gxi, ke finigxis la tempo de gxia batalado, ke pardonita estas gxia kulpo, ke gxi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro cxiuj siaj pekoj.... Reiru al la fortikajxo, vi, ligitaj de espero! cxar hodiau Mi sciigas, ke Mi redonos al vi double." La promeso similas al la duobla parto de la heredajxo kiun la plej maljuna filo en familio ricevus de la bieno de lia patro (Readmono 21:17). Kiel al la plej agxa filo estis donita speciala honoro, tiel ankaux Izraelo, kiel la unuenaskito de Eternulo (vidu: Eliro 4:22), estos honorita. Homoj cxie prikonsentos ke la popolo de Izraelo estas efektive specialaj homoj de Dio pro tiuj benoj kaj eterna interligo (la Nova Interligo aludita en Jeremia 32:40; Jehxezkel 16:60; 37:26; Hebreoj 13:20) kiun Dio donos al Izraelo. Tamen, cxi tiu promeso de duobla honoro ne estas automata. Esav (la unua filo de Isaak) malsxatis sian unuenaskitecon kaj Jakob gxuis la honoron (vidu: Genezo 25:32-34; Hebreoj 12:16-17). Ruben, la unuenaskito de Jakob ne povis gxui la duoblan honoron pro sia peko (vidu: Genezo 35:22; 49: 4; 1 Kronikoj 5:1-2). Cxu vi scias ke vi ankau povas ricevi duoblan honoron de Dio cxijare? Certigxu ke vi ricevas Jesuon Kriston en vian vivon (vidu Johano 1:11-12). Ne vendu vian unuenaskitecon, vian autoritaton en Kristo, al la diablo per falo en pekojn kaj konscia malobeo al la vortoj de Dio kaj la volo de Dio por via vivo. 2015: Mia Jaro de Duobla Honoro! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment