Saturday, January 17, 2015

TEMAS PRI VIA BONO!

Estimataj, TEMAS PRI VIA BONO! "Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon" (Jeremia 29:11). "Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo" (Plorkanto 3:26). Ekde preskau kvar semajnoj antaue kiam mia edzino decidis bredi la kokidojn kiuj subite farigxis senpatrinaj per la mistera morto de ilia patrino, mi jam daurigis lerni pluajn lecionojn de vivo. Unu el tiaj lecionoj estas la rimedo kiu taskas nian situacion, precipe kiam ne placxas al ni tia rimedo. Mia edzino ne permesas al la senpatrinaj kokidoj movigxi libere ekster nia hejmo dum sxi ne estas hejme por prizorgi ilian movadon. Tial, sxi kutime enfermas ilin en enfermajxo. Kiam ajn cxi tio okazas, ili kutime bruas kompatinde. Oni vidas la gxojon de libereco en ili tuj kiam oni liberigas ilin kaj ili povas movigxi libere en nia korto por trovi tion kion ili mangxas propravole. Unutage, kiam mia edzino ne estis hejme, pro kompato por la kokidoj, unu el niaj infanoj liberigis ilin el ilia enfermajxo. Ve! Unu el la kokidoj farigxis predajxo de falko. Se la aliaj kokidoj povus pensi, ili kulpigus la personon kiu malzorgeme liberigis ilin, kaj alte valorigus mian edzinon kiu kutime enfermas ilin al sekureco kaj permesas ilin movigxi libere ekstere je sxia prizorgo. Ili scius ke sia enfermado temas pri sia bono. Dio, kelkfoje, rilatas kun ni en simila rimedo! Li "enfermas" nin en Siaj volo kaj celo por ke nenia malbono okazu al ni. Li liberigas nin por fari libere tion kion ni volas kiam Li scias ke estas nenia dangxero antau ni, au kiam Li estas preta prizorgi nin. Je tiaj okazoj de "enfermecoj," ni eble gxemas kaj pregxas ke Li liberigu nin, sed Li ne faros tion se tio ne estus por nia bono. Ia provo cxe ni fari kontrau Liaj volo kaj celo eble havos malfavorajn sekvojn. Cxu vi jam pregxas ke Dio faru ion por vi, kaj Li ne faras gxin? Eble Li konservas vin en Liaj volo kaj celo por via vivo, kaj Li eble atendas la taugan tempon por respondi la pregxon je Sia rimedo. Ne konsternigxu. Temas pri via bono! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment