Saturday, May 25, 2013

CXU VI MEMORAS MORTON?

Estimataj, CXU VI MEMORAS MORTON? “Jesuo diris al sxi: Mi estas la relevigxo kaj la vivo; kiu kredas al mi, ecx se li estos mortinta, tiu vivos, kaj cxiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por cxiam ne mortos. Cxu vi tion kredas?" (Johano 11:25-26). Honeste, mi ne timas morton. Mia plej sxatata verskilo de la Sankta Biblio cxiam estas Filipianoj 1:21: "Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno." Tamen, kiel mi legis Johanon 11:25-26 antau kelkaj semajnoj, mi estis batita per la frazo, "ecx se li estos mortinta..." kvazau Mi neniam audis au legis gxin antaue. "Ecx se li estos mortinta...." Estis kvazau la frazo signifis, ke mi mortus tiutage. Mi pauzis legi la Biblion kaj komencis pensi pri la morto. Morto estas neevitebla. Homoj mortas cxiun minuton. Mi vidis kaj ecx funkciis en la enterigaj servoj de multaj personoj. Fakte, mi iam enterigis tre junan bonevinon kiu vivis kun mia familio. Morto ne estas stranga al mi. Sed, eklumis al mi tiutage, ke mi ne estis preparita por morto. Home parolante, neniu volas morti. Ni volas havi longan vivon, kaj se eblas, vivi eterne surtere. Tamen, cxiu el ni mortos iun tagon. Neniu scias kiam estos sia vico. Cxi tiu vico estas ne de agxo au ajna alia faktoro. Do, cxiu povas morti en ajna momento. Cxu vi memoras cxi tion? Dum memorante morton, kredanto je Jesuo Kristo ne bezonas timi morton. Li vivas, kvankam li mortas, kaj cxiu, kiu vivas kaj kredas en Jesuo Kristo neniam mortos eterne. Gxi signifas ke fizika morto ne estos la fino de persono. Cxi tio estis tio kion Jesuo Kristo petis de Marta, cxu sxi kredis au ne. Dank 'al Dio, Marta respondis jese. Cxu vi ankau kredas tion? Cxu vi memoras la morton? Vi ne bezonas timi tion. Se vi mortus en Jesuo Kristo, vi vivos kun li por eterne. Se vi mortus sen Li, vi mortos eterne. La elekto estas via. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment