Saturday, May 18, 2013

PENTINTA, SED...

Estimataj, PENTINTA, SED... "En sia mizero [Manase] ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiligxis antau la Dio de siaj patroj. Kiam li pregxis al Li kaj petegis Lin, Li auskultis lian peton kaj revenigis lin en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio" (2 Kroniko 33:12-13). "Mi faros ilin objekto de teruro por cxiuj regnoj de la tero, pro Manase, filo de Hxizkija, regxo de Judujo, pro tio, kion li faris en Jerusalem" (Jeremia 15:4). Nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon (Daniel 9:9). Ankorau, oni devas esti zorgxema rilante al Li precipe plenumante Liajn ordonojn. La kialo estas ke se oni pekus kontrau Li kaj poste pentus, oni ankorau havos la konsekvencon de siaj pekoj (Sentencoj 11:21; 16:5). La historio de Manase asertas cxi tion. Manase estis unu el la plej malbonaj regxoj en Izrael. Li estis la rekta malo de sia pia patro, Hxizkija. Li faris abomenindajxojn kolerigante la Eternulon. Lau tradicio, li estis tiu kiu mortigis profeton Jesajan. Post kiam Dio avertis lin kaj lian popolon, kaj ili ne atentis la averton de Dio, Dio igis lin malliberulo en la kortego de alia forta regxo. Tamen, en sia mizero, li pentis kaj petis pardonon de Dio. La kompatema kaj pardonema Dio audis liajn pregxojn kaj revenigis lin al lia regno. Li poste vivis farante bonajxojn (vidu 2 Kroniko 33). Tamen, lia popolo havis la konsekvencon de liaj abomenajxoj (vidu Jeremia 15). La Eternulo promesis suferigi ilin pro tio kion li faris. Oni ne vidu cxi tion kiel maljustecon je Dio. La popolo ankau havis sian propran parton de la kulpo, sed tio ne estas la emfazo cxi tie. La emfazo estas iu aparta pentinta kaj pardonita persono estis uzita kiel aludo por venonta puno. Cxi tio indikas ke kvankam Dio pardonis Manasen, la puno de lia pekoj estis tie. La puno de la pekoj de Manase eble ne rekte estis por li, sed la kazoj de David kaj Paulo estis malsamaj. David faris la pekojn de adulto kaj murdo. Alfrontite de profeto Natan, li pentis kaj pregxis la pregxon trovitan je Psalmo 51. Sendube, Dio pardonis lin je liaj pekoj, sed li pagis multe por ili (2 Samuel 12:13-14; 13-21). Paulo (antaue Saulo) persekutis la disxciplojn de Jesuo Kristo. Dum li havis rekontigxon kun Dio, Dio promesis, "cxar Mi montros al li, kiom li devas suferi pro Mia nomo" (Agoj 9:16). Li ja suferis. Kion vi faras nun? Cxu gxi estas bona au malbona? Vi eble pensas pri posta pento. Tamen, audu la vortojn de Salomon: "Ni auskultu la finon de cxio: timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, cxar cxi tio estas cxio por la homo. Cxar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona au malbona" (Predikanko 12:13-14). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 14-an de novembro, 2004.

No comments:

Post a Comment