Saturday, May 4, 2013

AGADO PAROLAS PLI LAUXTE OL VOCXO

Estimataj, AGADO PAROLAS PLI LAUXTE OL VOCXO "Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankau estas imitanto de Kristo" (1 Korintanoj 11:1). "Fratoj, estu kunimitantoj de mi; kaj observu tiujn, kiuj tiel iradas, kiel vi havas nin kiel ekzemplon" (Filipianoj 3:17). Mia unu-jara filino jam adoptas la salutmanieron de sia pli agxa frato. Anstataux saluti surgenue (kiel la kutimo de aliaj knabinoj kaj junaj virinoj inter la joruboj), sxi sxatas sterni (kiel knaboj kaj junaj viroj faras). Sxi sxatas imiti sian fraton ol auxskulti niajn (siajn gepatrojn) instruojn pri rimedo de saluto. Sxia agado havas spiritan kaj moralan signifon. Junuloj pli emas imiti tion kion ili vidas, ol tion kion ili auxdas. Junuloj ofte respektas homojn pli agxajn kaj sekvas ilin. Imiti la farojn prefere ol la instruojn estas sendube natura. La historio de la Izraelidoj montras cxi tion. Malgraux la fakto ke la Izraelidoj havis la skribitan Legxon per Moseo kaj aldone multajn pastrojn kaj profetojn, ili amis tion kion la malpiaj estroj faris. Tamen, dum piaj estroj Regis, ili estis enfokusitaj. Kial? Estroj influas sekvantojn. Homoj malofte legas la Sanktan Biblion. Ni kristanoj, precipe kristanaj estroj estas iliaj "libroj." Ili legas nin. Ili havas la inklinon imiti tion kion ni faras pli ol tio kion ni diras kelkfoje. Vi estas estroj! Kelkaj homoj admiras vin kiel ilian rolan modelon. Cxu via agado estas hamoniigita kun via mesagxo? Ekzemplo estas pli bona ol instruo. Kion homo imitas de vi? Cxu vi povas diri kiel Pauxlo, "Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankau estas imitanto de Kristo" (1 Korintanoj 11:1)? Kiaj ajn estas niaj vortaj istruoj, nia agado (karaktero) parolas pli lauxte ol nia vocxo. Petu Dion ebligi vin vivi vivon kiu estus portreto de via mesagxo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 20-a de Junio, 2004.

No comments:

Post a Comment