Saturday, June 1, 2013

“KIEN GXI FALIS?”

Estimataj, “KIEN GXI FALIS?” “Kaj la homo de Dio diris: Kien gxi falis? Tiu montris al li la lokon. Kaj li dehakis lignon kaj jxetis tien, kaj la hakilo suprennagxis” (2 Regxoj 6:6). “La profetidoj” (au la teologiaj studentoj de Elisxa) alfrontis la problemon de manko de loko por sia trejnado, do, ili provis trovi solvon al la problemo. Ili sugestis ke ili relokigxu al la rivero Jordan kie ili trovus multe da loko. Ili pensis ke ili povos solvi sian problemon proprapene. Ni ne surprizigxu ke Elisxa donis ilin al ilia fiero. Tamen, unu el la studentoj konstantis ilian malsagxecon kaj humile invitis ilian majstron sekvi ilin. Surprize, Elisxa konsentis sekvi ilin. La studentoj kun sia majstro iris al rivero Jordan prepari alian lokon por si. Dum ili laboris, la hakilo de unu el la studentoj falis en la akvon. Li povintus uzi la oportunon ripozi aux pretendi kvazau nenio okazis, sed li tuj kriis por helpo. Elisxa demandis la plej gravan demandon de la gxenita studento, “Kien gxi falis?” Li ne demandis de li kiel gxi falis au la kauzon de la problemo. Li demandis de li la precizan lokon kie la hakilo estis. Dio ne interesigxas pri malgrava detalo de via problemo. Lia intereso koncernas rekte la problemon kaj kiel gxi estos solvita. La blindulo Bartimeo estis kriinta por helpo al Jesuo, sed Jesuo sxajne diris al li, “Viro, estu preciza. Ne gxenu min per la detalo de via problemo. Kion precize vi volas ke mi faru por vi” (Marko 10:51). Kvazau li komprenis la mesagxon, li deklaris, “Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon.” Kiam vi havas problemon, anstatau ol grumble, precize sciigu Dion pri via demando, kaj miraklo atendas cxe via pordo. Hxana ne havis infanojn, sxi iris al Dio kaj precize diris al Li pri sia problemo, sxi estis benita per Samuel (1 Samuel 1:9-20). Jabec kriis al Dio pri aparta problemo en sia vivo, kaj Li liberigis lin de la problemo (1 Kroniko 4:9-10). La Sankta Biblio diras, “Pri nenio tro zorgu; sed pri cxio, per pregxo kaj peto kun dankesprimo, viajn dezirojn sciigu al Dio” (Filipianoj 4:6), kaj “[surjxetu] sur Lin cxian vian zorgon, cxar Li zorgxas pri vi” (1 Petro 5:7). Cxu vi engagxigas Dion en viaj cxiutagaj agadoj, aux cxu vi pensas ke vi povas fari sen Li? Cxu vi uzas vian problemon kiel ekskuzon ne servi Dion? Al kiu vi turnas vin, kiam vi havas problemon? Nur Dio povas helpi al vi. Alvoku Lin; Li estas preta helpi al vi. Tamen, vi devas esti PRECIZA. Diru al Li precize tion kion vi volas, kaj Li surprizos vin. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue disdendita je la 15-a de septembro, 2003.

No comments:

Post a Comment