Saturday, June 15, 2013

KIO ESTOS VIA POENTKARTO?

Estimataj, KIO ESTOS VIA POENTKARTO? "[Jotam] agadis bone antau la Eternulo; li agadis tiel same, kiel agadis lia patro Uzija" (2 Regxoj 15:34). Lastatempe, la temo de la matena diservo en mia familio estis pri sekvado de bonaj ekzemploj de patroj kiel estis montrita de Uzija kaj Jotam. Ambau ili estis regxoj de Judujo. La unua estis la patro de la dua. En la fruaj jaroj de Uzija kiel regxo, li agadis bone antaux la Eternulo, kaj, sendube, li instruis al siaj filoj la vojojn de la Eternulo kaj montris bonajn ekzemplojn por ili gxis poste en liaj jaroj, kiam li estis sukcesa kaj farigxis fiera al Dio. Tamen, lia filo sekvis lian bonan ekzemplon. Kiam mi gvidis la matenan diservon tiumatene, mi emfazis la fakton ke patroj ne devus nur instrui siajn infanojn por fari bonajn aferojn, ke ili (la patroj) devus esti pretaj montri la ekzemplon farante bonajxojn al iliaj infanoj. Cxar la mesagxo tiutage estis rekte por mi, la patro de la hejmo, mi estis defiita permesi miajn infanojn sincere diri al mi la bonajn kaj malbonajn ekzemplojn kiujn ili vidas en mi. Estis kvazau doni al ili poentkartojn por taksi min. Cxiu el la infanoj diris al mi tion kion ili konsideras kiel bonajn kaj malbonajn en miaj kondutoj. Mi decidis ne defendi min tiutage por la bonaj kaj sxajne malbonaj kondutoj kiujn ili atentigis. Kiel patro au cxefo, cxu vi povas permesi viajn filojn au subulojn malkasxe taksi vin? Kio estos viaj poentkartoj se viaj filoj au subuloj havus tian okazon? Patroj havas grandan respondecon montri al siaj infanoj bonajn ekzemplojn. Tio estas la plej bona legaco kiun ili povas doni al iliaj infanoj. Cxu viaj infanoj taski vin alte pri tio? Kio estos via poentkarto? Felicxan Tagon de Patro! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por patroj, ke ni montru bonan ekzemplon por ke niaj infanoj sekvu ilin.

No comments:

Post a Comment