Saturday, July 30, 2011

ATENDE ESPERU AL LA ETERNULO

Estimataj,
ATENDE ESPERU AL LA ETERNULO
“Mi atende esperis al la Eternulo, Kaj Li klinigxis al mi kaj auskultis mian krion” (Psalmo 40:2).
Post kiam Dio malakceptis Saulon kiel regxon de Izrael kaj sendis Samuelon por sanktolei Davidon kiel la sekvan regxon (1 Samuel 15-16), David alfrontis multe da malamilecoj kaj malfacilajxoj ecx de siaj fratoj. Li farigxis forkuranto je sia propra lando. Li devis reloki siajn gepatrojn al fremda lando por sekuro (vidu: 1 Samuel 22:3-4). Dufoje, li sercxis rifugxejon kun la malamikoj de sia lando (vidu: 1 Samuel 21:10-15; 27:1-12). Malgrau liaj malfacilajxoj, li atende esperis al la Eternulo, ecx post la morto de Saul. La Eternulo ne malkontentigis lin. Li klinigxis al li kaj eltiris lin el la pereiga foso, el la sxlima marcxo. La Eternulo starigis sur roko lian piedon kaj fortikigis liajn pasxojn en Izrael kaj inter aliaj landoj. La Eternulo metis en lian busxon novan kanton, himnon de laudo. Multaj ja cxi tion vidis kaj ektimis kaj esperis al la Eternulo dum la dumvivo de David. Nemirinde, David povis verki Psalmon 40 por atesti pri la bono de Dio.
Vivo estas plena de malfacilajxoj. Cxiu havas sian propran malfacilajxon por alfronti. Tamen, nur tiu kiu atende esperas al la Eternulo sukcese venkos cxi tiujn malfacilajxojn kaj kantos kanton de laudoj kiel David. Ili estas tiuj kiuj “ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas” (Jesaja 40:31).
Kion vi alfrontas nune? Atende esperu al la Eternulo! Li forigos vin el via malfacilajxo. Li eltiros vin el la sxlima marcxo de vivo. Li starigos sur roko vian piedon kaj fortikigis viajn pasxojn inter viaj samtempuloj. Li metos en vian busxon novan kanton, himnon de laudo al Lia sankta nomo. Multaj ja cxi tion vidos kaj laudos Dion kun vi. Ili ektimos kaj esperos al Dio pro tio kion Li faros en via vivo.
“Multaj estas la suferoj de piulo; sed de cxiuj la Eternulo lin savas” (Psalmo 34:20).
Atende esperu al la Eternulo!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, July 23, 2011

"PAFO KONTRAUX PAFO"

Estimataj,
"PAFO KONTRAUX PAFO"
"Cxar estas justajxo cxe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas" (2 Tesalonikanoj 1:6).
La Nigxeria Polico havis kontrauxkriman grupon nomitan "Operation Fire for Fire" (t.e. "Operacio Pafo kontraux Pafo"). Ilia rimedo kontraux krimo estis ofte brutala kaj sxajnis vengxema. Kelkfoje, multaj kristanoj adoptas la saman rimedon kontraux siaj sxajnaj malamikoj. "Okulon pro okulo" (Eliro 21:23-25; Levidoj 24:19-20) estas la populara proverbo kiun ili uzas por pravigi siajn agadojn.
Efektive, ne estas facile deteni nian koleron kontraux malamikoj. Sed, vengxemaj agadoj kontrauxas tion kion la Sankta Biblio instruas (vidu Mateon 5:38-42; Lukon 6:27-28, 35; Romanojn 12:17; 1 Tesalonikanojn 5:15; 1 Petron 3:9). Tamen, kiam mi rigardas la supre cititan versiklon (t.e. 2 Tesalonikanoj 1:6) kaj alian similan promeson donitan al Abraham kiam Dio vokis lin: "Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos…" (Genezo 12:3), mi pensas: Cxu Dio instigas vengxemajn agadojn?
Karaj, Dio malamas maljustecon. Tamen, Li ne volas ke ni repagu al niaj malamikoj la malbonojn kiujn ili faris al ni. Ili ne batalas kontraux ni sed kontraux nia Dio. Ni devas lasi Lin fari niajn batalojn. Li ne lasos la malbonulojn iri senpune. Li repagos ilin laux SIA MANIERO, ne niamaniere (Romanoj 12:19) - aflikton kontraux aflikto (2 Tesalonikanoj 1:6).
Cxu vi estas malbonuloj? La Sankta Biblio ecx ne admonas la malbonulojn cxesi fari malbonon, sed avertas pri la certeco de la tago de kalkulo, cxar Dio "[repagos] al cxiu laux lia faro" (Apokalipso 22:11-12). Cxu vi estas viktimo de malbonuloj? Vi eble ne povas defendi vin, sed Dio defendas kaj komfortigas la afliktitojn kaj repagas al la malbonuloj - "pafon kontraux pafo."
"Piulon kaj malpiulon jugxos Dio; cxar estas tempo por cxiu afero, kaj por cxio, farigxas tie" (Predikanto 3:17).
"Cxar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona aux malbona" (Predikanto 12:14).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 14-a de decembro, 2003.

Saturday, July 16, 2011

MALVIRTO KONTRAU LA BONO

Estimataj,
MALVIRTO KONTRAU LA BONO
"Kiam Jeremia finis la paroladon de cxio, kion la Eternulo ordonis diri al la tuta popolo, tiam kaptis lin la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, dirante: Vi devas morti! Kial vi profetas en la nomo de la Eternulo, dirante: Cxi tiu domo farigxos kiel Sxilo, kaj cxi tiu urbo dezertigxos tiel, ke estos en gxi neniu logxanto? Kaj la tuta popolo amasigxis cxirkau Jeremia en la domo de la Eternulo" (Jeremia 26:8-9).
Mi estis cxe autohaltejo atendante autobuson kiam mi subaudis kelkajn studentojn kiuj malbenis iujn el siaj geinstruistoj kaj eksteran kontrolobservanton kiu venis kontrolobservi la finajn ekzamenojn kiujn la studentoj faris. Kio estis la peko de cxi tiuj geinstruistoj kaj de la kontrolobservanto? Ili ne permesis al la studentoj engagxi sin je ekzamenaj fi-agoj. Cxi tiuj studentoj estis furiozaj pri la ago de la geinstruistoj kaj la kontrolobservanto. Unu el ili ecx proponis ke ili organizu embuskon kie ili atakos la instruistojn kaj la eksteran kontrolobservanton.
Mi pensis en mi la gravecon de la "peko" de la geinstruistoj kaj la kontrolobservanto. Cxu ili ne penis formi la vivojn de cxi tiuj studentoj? Cxu ili helpis al la estonto de la studentoj se ili permesus al ili fari ilian nelegxan agon? Cxu la studentoj konstatis la sinsekvon de ilia ago se oni kaptos ilin? Multaj demandoj venis en mian penson ke mi ne povis ecx alvoki ilin kaj konsili ilin kontrau iliaj planoj antau ol mi eniris la postan autobuson al mia celo.
Jeremia trovis sin en simila situacio. Dio sendis lin al la popolo Juda por averti ilin pri la okazonta dangxero kiu trafos ilin pro ilia malobeeco. Anstatau danki lin kaj penti pri siaj pekoj, ili – ecx iliaj religiaj estroj inkluzive – planis mortigi lin. Tamen, la Eternulo ne forlasis lin. Li, kiel li promesis antaue, igis lin venka super cxiuj cxi tiuj kontrauecoj, kvankam li estis sola (Jeremia 1:19; 26:24; 33:1-3; 36:26).
Cxu homoj repagas al vi malvirton kontrau la bono kiun vi faras al ili? Cxu ili persekutas vin pro via bonkoreco, pieco, justeco au honesteco? Cxu sxajnas ke vi ne estas amata cxar vi ne aprobas la malvirtecon, nejustecon, malhonestecon au koruptecon pro kiuj la homoj de la mondo estas konataj? Estu fidela. Rememoru, "Fidela esta Tiu [t.e. Dio], kiu vin vokas, kiu ankau faros" (1 Tesalonikaj 5:24). "Fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos kaj vin defendos kontrau la malbonulo" (2 Tesalonikaj 3:3).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 29-a de majo, 2005.

Saturday, July 9, 2011

AL DI' ESTU GLOR'

Estimataj,
AL DI' ESTU GLOR'
"Al la sola sagxa Dio, per Jesuo Kristo estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen" (Romanoj 16:27).
La himno "Grandajxojn Li faris! Al Di' estu glor'!" estas tre konata kiel mirindega himno de laudo kaj adoro de Dio. Tiu fama himnoverkintino, Fanny Jane Crosby (1820-1915), verkis gxin. La himno estas kantata kutime je la maniero de laudoj, sed gxia enhavo estas pli ol laudoj. Gxi temas pleje pri la graco de Dio. Je la komenco, estas klare ke Fanny Crosby donis cxiun gloron al Dio pro Lia faro sen nenia rolo por la klopodoj de homo en la granda plano de savo de Dio. Je la unua strofo, estas nur Jesuo kiu malfermas la vojon de savo, por ke cxiu havu la oportunon esti savita. Cxi tio estas klara mesagxo de graco kontrau la ideo ke homo devas pruvi sian indon antau ol eterna vivo estas donita. Je la dua strofo, Crosby esprimis la kondicxojn por eniro tra cxi tiu vojo: kredo, kaj nur kredo. Sxi prave notis ke elacxeto estas promesita al cxiu kredanto (vidu: Johano 3:16), kaj ke ne gravas la grandeco de oniaj pekoj, ecx la "plej fia pekulo" kiu kredas je Kristo, ekzemple, la krimulo krucumita kun Kristo (Luko 23:43) au Saul de Tarso (1 Timoteo 1:15), tuj ricevos pardonon de Jesuo. La tria strofo kaj la rekantajxo daurigas klarigi cxi tiun ideon de graco, ke estas nur Dio kiu faris grandajxojn, kaj Tiu al kiu apartenas laudo kaj adoro.
Estas bone kanti cxi tiun kanton kie ajn ni volas laudi Dion pro ia materialajxo kiun Li jam faris. Tamen, estas pli bone pensi pri la spiritajxoj kiujn Li jam faris (t. e. la donado de Sia Filo, la pardono de niaj pekoj, la rebonigo pro niaj pekoj, nia elacxeto) kaj tion kion Li faros kiam ni ekvidos Jesuon.
La himno "Grandajxojn Li faris! Al Di' estu glor'!" estas mirindega esprimo de laudo al Dio pro Liaj mirindegaj faroj. Tamen, cxu vi spertis la rezulton de cxi tiuj faroj: la savo kiu estas provizita kiel donajxo de Dio al cxiu kiu kredas je Kristo, ne gravas liaj au sxiaj pekoj antau au post konvertigxo? Nur tiam vi povas aligxi al Crosby por kanti, "Laudu lin! Laudu lin! Lin ekaudu, homar'! Laudu lin! Laudu lin! Jen ameg' sen kompar'! Ho, venu per Kristo, la Filo, al Di', Kaj pro l' grandaj faroj glorkantu al li!"
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, July 2, 2011

LI MEM SCIIS KION LI FAROS!

Estimataj,
LI MEM SCIIS KION LI FAROS!
"Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo: De kie ni acxetu panojn, por ke cxi tiuj mangxu? Tion li diris, por provi lin; cxar li mem sciis, kion li faros" (Johano 6:5-6).
Kelkfoje, sxajnas ke Dio ne scias tion kion ni travivas, au ke Li scias sed Li ne scias kion Li faru por savi nin el niaj problemoj. Efektive, multaj homoj jam konkludis ke Dio au estas senpotenca au ne ekzistas pro iliaj sxajnaj teruraj situacioj. Tamen, nenia situacio alfrontas Dion nescie au senprepare. Efektive, Li ja scias tion kion Li faros je cxia situacio.
Granda homamaso sekvis Jesuon Kriston al soleca loko. Ili estis kun Li gxis malfrua posttagmezo. Nutrinte cxi tiujn homojn per spirita nutrajxo, Jesuo demandis de Filipo, unu el Siaj disxciploj, pri kiel la homoj estos nutritaj per fizika nutrajxo ankau. Filipo ne povis imagi tion kio kontentigis cxi tiun grandan homamason, sed Jesuo mem sciis tion kion Li faros, kaj Li finfine faris tion kion Li havis en la animo: mirakle provizi nutrajxon por la miloj da homoj.
Ne gravas via situacio, Dio scias tion kion Li faros kaj Li finfine faros gxin je Sia tempo kaj Sia rimedo. Nur fidu al Li. Iu joruba kantisto diras: "Olorun mo ohun ti yo se; Jesu mi mo ohun ti yo se; Emi Mimo mo ohun ti yo se o t'aye mi yo fi dara." [Dio scias tion kion Li faros; Mia Jesuo scias tion kion Li faros; la Sankta Spirito scias tion kion Li faros por plibonigi mian vivon.] Jesuo Kristo diris al Siaj disxciploj, "cxar via Patro scias, kion vi bezonas, antau ol vi petas de Li" (Mateo 6:8).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).