Saturday, April 9, 2011

ROK' ETERNA

Estimataj,
ROK' ETERNA
"Cxar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kasxos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min." (Psalmo 27:5).
La himno "Rok' eterna" estas unu el la plej konataj kaj plej amataj himnoj. Augustus M. Toplady (1740-1778), pastoro de Anglikana konfesio, verkis gxin. La forta deklaro de la himno pri Jesuo Kristo kaj Lia faro sur la kruco kiel la ununura espero de savo por homo el jugxo kiun lia peko meritas donas al gxi lokon de honoro inter himnoj de graco. La analogio de Jesuo Kristo al roko havas siajn radikojn en la Sankta Biblio. Efektive, la vorto "roko" estas kutime uzata figure en la Sankta Biblio por diskuti pri Dio kaj Jesuo Kristo. Kiel Roko, Dio estas la Kreinto (Readmono 32:18), la forto de Lia popolo (Readmono 32:4), la defendo kaj rifugxo de Lia popolo (Psalmo 31:2-3; 94:22), kaj la savo de Lia popolo (Readmono 32:15; Psalmo 89:26). En la Nova Testamento, Jesuo Kristo estas la Roko el kiu la Spirito de vivo fluas (Johano 4:13-14; 1 Korintanoj 10:4), la fondajxo de la eklezio (Mateo 16:18) kaj gxia bazangula sxtono (Efesanoj 2:20). Aludante al la Izraelidoj dum ilia vagado en dezerto, Paulo skribis, "...cxar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo" (1 Korintanoj 10:4). Paulo sxanje aludis al la okazajxo rakontita en Eliro 17:6. Moseo, je la ordono de Dio, frapis la rokon en Horeb, mirakle elportante bezonitan provizon de akvo por la popolo de Dio. La fizika roko estas la bildo de Jesuo Kristo frapita por provizi la "akvon" bezonatan por kontentigi la spiritan bezonon de pekanta homo. Aldone, estas multaj versikloj de Malnova Testamento al la Eternulo kiel la "Roko" au "Roko de savo".
La preciza bildo de Jesuo Kristo kiel roko malfernita por provizi lokon de spirita rifugxejo por pekantaj homoj estas certe cxerpita el la sperto de Moseo rakontita en Eliro 33:20-23. Cxar Moseo, falinta homo, ne povis vidi la vizagxon de Dio kaj vivi, Dio mem protektis Moseon metante lin en la fendon de roko dum Li pasis. Same, kasxante en Jesuo Kristo, la Roko je la kruco, la kredanto estas protektita de la eterna morto kiun li alfrontus kiam li staros antau la sankta, virta Dio.
Cxi tiu himno ja emfazas la klaran instruon de la Sankta Biblio pri la tuta maleblo de homo, iel, doni al Dio ion ajn por akiri au meriti savon. Paulo diris al Tito, "...ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed lau Sia kompato [Jesuo Kristo] savis nin" (Tito 3:5a. Vidu ankau: Romanoj 3:20, 28; 4:5; 11:6; Galatoj 2:16; 3:16-21; Efesanoj 2:8-9; 2 Timoteo 1:9).
Cxu vi estas en la fendo de cxi tiu Roko, au cxu vi ankorau fidas al viaj penoj esti savita? Kasxu vin en Li, kaj vi neniam bedauros ke vi faris tiel!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment