Saturday, April 16, 2011

KIEL EFIKA ESTAS VIA BREMSO?

Estimataj,
KIEL EFIKA ESTAS VIA BREMSO?
"Tial, cxirkauzoninte la lumbojn de via menso, estu sobraj kaj esperadu perfekte la gracon alportotan al vi en la malkasxo de Jesuo Kristo" (1 Petro 1:13).
"[Graco de Dio instruas] nin, ke foriginte malpiecon kaj laumondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo" (Tito 2:12).
Bremso estas mekanika aparato por malakceli, haltigi au reguligi movon au funkciadon de masxino. Gxi estas tre grava aparato en automobilo. La sistemo de bremso en automobilo enhavas manbremson, bremsan pedalon, kaj ujon de bremsa fluido inter aliaj. Iu ajn kiu veturigos automobilon devas certigxi ke la sistemo de bremso de la automobilo funkciu bone. Malfunkciado de bremso povas esti tre dangxera precipe kiam tio okazas ne atendite dum movo. Interese, uzado de bremso subite kaj sen taktiko dum movo povas esti pli dangxera.
Cxiu normala homo ankau devas havi sistemon de bremso kiu li au sxi uzas sinregadon. Tia sistemo estas nomata sinrego au sobreco. Gxi estas ago de rego au venko de oniaj agoj, emocioj, deziroj kaj pasioj, precipe oniaj voluptaj apetitoj. La Sankta Biblio instruas ke sinrego estas virto kiun cxiu kristano devas fari (Sentencoj 23:1-3; 25:16; Daniel 1:8, 12-16; 1 Korintanoj 7:9; 9:25; Galatoj 5:22-23; 1 Tesalonikanoj 5:6-8; 1 Timoteo 3:2-3, 8; Tito 1:8; 2:2-3, 12; 1 Petro 1:13; 2 Petro 1:6). Nur tiuj kiuj lasas lokon al Dio en iliaj vivoj kaj igas Lian gracon kiel la bremsan fluidon havos efikan bremson nomatan sinregon au sobrecon.
Estas bedaurinde ke kelkaj homoj ne havas cxi tiun gravan virton. Ili ne scias kiel regi sin kiam estas plej grave. Nemirinde, tiaj homoj faras aferojn ielmaniere al sia malprofito. Ilia manko de sinrego jam kauzis, kaj ankorau kauzas, eviteblan detruon al ilia reputo.
Cxu vi havas bremson en via vivo? Kiel efika estas via bremso? Kiel vi regas vin, viajn agojn, emociojn, dezirojn kaj pasiojn, precipe viajn voluptajn apetitojn? Cxu vi havas efikan regon sur vi kaj cxi tiuj aferoj? Pregxu ke la Eternulo helpu vin kutime prizorgi la bremson de via vivo kaj uzi gxin efike.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment