Saturday, April 2, 2011

FARU GXIN DENOVE!

Estimataj,
FARU GXIN DENOVE!
"Kaj responde Simon diris: Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen lau via diro mi mallevos la retojn" (Luko 5:5).
Simon Petro kaj liaj kunuloj estis profesiaj fisxkaptistoj kiuj sciis cxion kion oni devas scii por kapti fisxojn sukcese je la familiara lago Genesaret. Ili laboris tra la nokto por kapti fisxojn sed ili ne povis. Je la mateno, Simon Petro jam perdis la esperon kapti ian fisxon tiutage kiam li preparigxis iri hejmen sen fisxoj. Tamen, lia sxipeto farigxis predika ilo por Jesuo Kristo. Post Sia predikado, Jesuo diris al Petro forsxovi lian reton gxis la profundo de la lago. Ordinare, Petro devus debati kun Jesuo ke tiu tempo ne estas la gxusta tempo fari tian agon, krome, li kaj liaj kunuloj jam faris gxin je la gxusta tempo nokte sen sukceso. Tamen, cxar Jesuo diris tiel, Petro estis preta obei. Li forsxovis sian reton en la lagon kaj li havis grandan kapton de fisxoj.
Multaj homoj jam faris penojn sukcesi je multaj klopodoj. Ili jam aplikis siajn profesiajn sciojn sen sukceso. Multaj el tiaj homoj pensas perdi esperon au jam perdis esperon je tiaj klopodoj. Tamen, pliaj penoj kaj persisto igos ilin havi sukceson, precipe se ili povus fidi al Dio kiu povas turni la neeblon al eblo.
Kion vi jam faris au ankorau faras kiu estas sen dezirata rezulto? Cxu vi pensas forlasi tiun aferon? Ne perdu esperon je gxi! Faru gxin denove precipe kun fido al Dio. "Se vi povas! Cxio estas ebla por kredanto" (Marko 9:23).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment