Saturday, April 30, 2011

"MI NE SCIKONAS LIN!"

Estimataj,

"MI NE SCIKONAS LIN!"

"Por ke mi sciu Lin kaj la potencon de Lia relevigxo kaj la kunulecon en Liaj suferoj, konformiginte al Lia morto" (Filipianoj 3:10).

Iun vesperon, dramo okazis en mia familio. Mia kvarjara filo volis eniri malluman cxambron. Lia patrino donis al li sercxlumilon. Tamen, li hezitis eniri. Tial cxi tiu konversacio sekvis inter ili:
"Panjo, mi ne povas iri tien. Mi timas."
"Diru, "Timo, foriru je la nomo de Jesuo.'"
"Timo, foriru je la nomo de Jesuo." (Sed li plu estis hezitema eniri la cxambron.)
"Petu ke Jesuo sekvu vin."
"Jesuo, sekvu min."
"Elstrecxu vian manon por ke Jesuo tenu vin." (Li elstrecxis sian manon.)
"Panjo, mi ne povas iri."
"Cxu Jesuo ne estas kun vi? Cxu vi ne plu scikonas Lin?"
"Panjo, mi ne scikonas Lin!"

Ni cxiuj ridegis pri la lastaj vortoj de la knabo. Tamen, multaj homoj estas kiel li. Ili jam auxdis pri Jesuo Kristo longtempe. Eble, ili "adorservas" Lin longtempe, sed ili ne scikonas Jesuon Kriston. Tiaj homoj nur scikonas Lin fakte; ili ne scikonas Lin sperte. Ili ne havis personan rekontigxon kun Li. Ili ne havas tian profundan rilatecon kun Li kiu povas fidigi ilin al Li en malfacila momento.

Sperta scikono de Jesuo Kristo estas cxu momenta, cxu dauxra. Gxi estas la sava potenco kiu elfluas de la sango de Jesuo Kristo. Gxi estas Lia naturo, Lia karaktero, Lia faro, kaj kun la savo kiun Li elfaris.

Estas surprize ke la discxiploj de Jesuo Kristo pasigis pli ol tri jaroj kun Li kaj ne havis ankorau tiun scion. Sendube, Li demandis unu el ili jene: "Cxu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas…?" (Johano 14:9). Pauxlo konstatis cxi tiun kaj pregxis jene: "Por ke mi sciu Lin…" (Filipianoj 3:10).

Kiom da jaroj vi estas en la kredo? Cxu vi scikonas Lin? Cxu vi venas al Lia sava scio? Li estas apud vi en ia ajn malluma momento. Invitu Lin tuj en vian vivon kaj via vivo ne restos sama kiel antaue.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la dimancxo 16-a de majo, 2004.

No comments:

Post a Comment