Saturday, July 18, 2009

MALGRAU CXIUJ OBSTAKLOJ

Estimataj,

MALGRAU CXIUJ OBSTAKLOJ

"Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante: Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono" (Mateo 15:22)

Ideale, iu ajn patrino povas fari ion ajn por akiri ion por siaj infanoj. Sxi povas iri ien ajn por ke sxi akiru sian deziron por siaj infanoj. Cxi tiu mesagxo temas pri iu virino kiu sercxis helpon por sia filino kiu estis terure turmentata de demono. Malgrau la obstakloj kiuj frontis al sxi, sxi ne perdis esperon gxis sxi akiris tion kion sxi volis.

Jesuo Kristo retirigxis de la lando Juda, kaj iris al la regionoj apud Tiro kaj Cidon, eble por havi iom da ripozo de la Juda homamaso. Iu virino de tiu regiono venis al Li kaj petis Lin. La enhavo de sxia peto estis ke Jesuo kompatu sxin kaj kuracu sxian filinon kiu estis terure turmentata de demono. Sxia pregxo estis mallonga. Sxi pregxis kun humileco. Sxi estis fervora kaj modesta. Sxi montris respekton. Kvankam sxi ne estis kredantino, sxi elmontris tutan fidon al la kompato de Jesuo. Kia bona ekzemplo por ni nuntempe je niaj pregxoj al Dio!

Unue, Jesuo ne respondis al sxi. Tio ne signifas ke Li ne audis sxian peton au ke Li volis ignori sxin. Li eble provis sxian kredon kaj persistecon. Li eble ecx volis instrui al Siaj disxciploj iun lecionon el la okazo. Cxi tio estis la unua sxajna obstaklo – psikologia obstaklo. Malgrau la neago de Jesuo, estis sxajne ke la virino ne perdis esperon. Sxi daurigis peti por kompato. La reago de la disxciploj montris cxi tion. Ili volis ke Jesuo forsendu sxin por ke sxi ne plu gxenu ilin per sia peto. Iliaj vortoj eble sugestis ke ili volis ke Jesuo faru ion palpeblan por la virino. Cxi tio estis la dua obstaklo – social obstaklo.

La respondo de Jesuo malplibonigis aferon por la virino – sxi ne estis kvalifikita ricevi Lian kompaton! Jesuo estis unue sendita al la Judoj, kaj poste al aliaj homoj. Li venis kiel ilia atendita Mesio. Li venis por prediki la evangelion per Si mem sole al la Judoj. Poste oni predikis la evangelion al nehebreoj sed la servo de Jesuo estis limigita preskau entute al la Judoj. Li konfirmis cxi tion je la Granda Komisio trovita en Mateo 28:18-20. Cxi tio estis la tria sxajna obstaklo – alia socia au religia obstaklo.

Kia speco de obstakloj frontas al vi dum cxi tiu jaro kiu iom post iom finigxas? Kiel vi reagas al cxi tiuj obstakloj? Ne gravas la obstakloj, "se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio" (Johano 11:40). La konkludo de la rakonto venontsemajne atestos pri cxi tio

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment