Saturday, July 25, 2009

MALGRAU CXIUJ OBSTAKLOJ (Parto 2)

Estimataj,

MALGRAU CXIUJ OBSTAKLOJ (Parto 2)

"Tiam responde Jesuo diris al sxi: Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj sxia filino estis sanigita de post tiu horo" (Mateo 15:28).

Pasintsemajne, mi komencis rakonton de siri-fenica virino kiu venis al Jesuo Kristo por helpo, sed alfrontita per multaj obstakloj. Unu el tiaj obstakloj estis la sxajna malgxentila respondo de Jesuo al sxia peto. La virino ne estis malkuragxa pro la respondo. Sxi venis pli apude kaj adoris Jesuon. La dua respondo de Jesuo (nun rekte al la virino) ne estis favora ankau. Li aludis al sxi kaj sxia infano kiel hundetoj! (La Judoj kutime aludis al ne-Judoj kiel "hundoj" cxar ili konsideris sin kiel la ununuraj homoj indaj de akiro de favoro de Dio.) Jesuo uzis la komunan esprimon por diri al la virino ke sxi ne meritis tion kion sxi petis. Li ne finis Sian taskon por la Judoj. Tamen, Jesuo volis provi sxian kredon plue. Cxi tio estis la kvara obstaklo – alia psikologia au emocia obstaklo. (Cxu vi ankorau memoras la unuajn tri sxajnajn obstaklojn kiel emfazitaj je la unua parto de cxi tiu mesagxo?)

La respondo de la virino estis klasika. Sxi konsentis ke sxi estas "hundo," sed sxi argumentis ke ecx hundoj povas mangxi la fragmentojn de mangxajxo kiuj falas el tablo de la infanoj, tial emfazante sian kredon ke sxi povas akiri malmulton el la favoro de Dio. Malgrau la sxajna humiligo, sxi kredis ke sxi povas esti benita je kelka malmulta rimedo. Sxi estis tiel humila akiri nur fragmenton. Jesuo laudis sxian grandan kredon kaj faris [plenumis] sxian peton. La sanigo de sxia filino "de post tiu horo" montris ke Jesuo estas preta sanigi iun ajn kiu venus al Li per granda kredo kaj persisteco.

Kia obstaklo alfrontas vin dum cxi tiu jaro finigxas? Ne forgesu cxi tiujn du faktojn. Unue, prokasto ne estas neado. La fakto ke Dio ne respondas al nia pregxo la unuan fojon ne signifas ke Li ne respondos al gxi se ni persistus je nia peto. Li eble volas scii kiel persistaj ni estas kiam ni faras peton de Li. Kiam la respondoj estas prokrastitaj. Dio instruas al ni pregxi plue, kaj plibone. Eble Lia tempo por ni ne venos. Due, ne gravas la situacio en kiu ni trovas nin, ni devas havi grandan kredon je Dio ke Li povas solvi niajn problemojn, kaj Li solvos ilin je Sia propra rimedo kaj je Sia propra tempo. Ni devas esti pretaj akcepti Liajn rimedon kaj tempon por ni.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment