Saturday, July 4, 2009

"ILI ANKORAU MONTROS GXIN!"

Estimataj,

Dum ni eniris la duan parto de cxi tiu jaro, mi resendu al vi la mesagxon kiun mi unue dissendis je la jaro 2004:

"ILI ANKORAU MONTROS GXIN!"

"Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo" (Psalmo 27:14).

"Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis" (Psalmo 130:5).

Mia kvar-jaragxa filo montris fortan fidon kiu esta instiga por mi iun Sabaton matene. Li rigardis sian preferatan filmon - trukfilmon - je la televidilo. Subite la loka kanalo, kie li rigardis gxin, havis teknikan problemon. Post unu minuto, du minutoj, tri minutoj…. Gxi atingis dek minutojn, ankorau la kanalo ne povis korekti la problemon. Tial, mi konsilis al li sxangxi al alia kanalo. Lia respondo estis, "Ili ankorau montros gxin!" Li ne forlasis la kanalon gxis la problemo estis solvita kaj la trukfilmo estis telesendita je lia admiro.

Kia leciono por ni! Cxu vi gxuis la bonecon de Dio portempe, sed tiu boneco sajnas cxesi? Cxu vi atendis Lin vane revenigi tiun bonecon al vi? Cxu vi estas enuita atendante Lin? Cxu vi konsideras pruvi alian rimedon de akiro de placxo kaj boneco krom Dio?

Fidu al Dio! Ne perdu esperon. Li ne forgesis vin. Li ankorau montros Sian bonecon al vi. "…Cxar Lia kompatemeco ne finigxis, Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco" (Plorkanto 3:22b-23). Rememoru ankau la vortojn de la Psalmisto, "Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel songxantoj. Tiam nia busxo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por cxi tiuj. Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni gxojas" (Psalmo 126:1-3).

Maria kaj Marta povis atesti cxi tion. Ili atendis Jesuon Kriston por veni kaj resanigi sian fraton, Lazaro. Li ne alvenis gxis la viro mortis. Li fine alvenis post kiam la viro estis enterigita dum kvar tagoj. Ankorau, Li revenigis ilian gxojon, levigis Lazaron el la mortintoj! (Vidu Johano 11.)

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment