Saturday, July 11, 2009

ATENTU PRI LA AMASOJ!

Estimataj,

ATENTU PRI LA AMASOJ!

"Kaj tiel dirante, ili apenau retenis la amasojn de oferado al ili. Sed alvenis Judoj el Antiohxia kaj Ikonio, kaj, instiginte la amasojn, ili prijxetis Paulon per sxtonoj, kaj trenis lin ekster la urbon, pensante, ke li mortis" (Agoj 14:18-19).

Je sia unua misia vojagxo cxe Listra, Paulo kaj Barnabas faris miraklon kiu igis la homoj de la urbo opinii ke ili estas dioj de la lando. Cxi tiu homamaso volis fari oferon al Paulo kaj Barnabas. Paulo kaj Barnabas havis malfacilajxon malhelpi la homamason de la oferado al ili. Tamen, estas interese noti ke la sama homamaso estis uzita de kelkaj el la Judoj por sxtonumi Paulon!

La amaso de homoj je ia formo au ia loko (ecx je la eklezio) povas esti tiel stranga. Ili ne estas antaudiritaj, kaj sxagxulo ne fidas al ili. Konsideru cxi tiun rakonton de Jesuo Kristo: "Kaj kiam li estis en Jerusalem cxe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris. Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, cxar li konis cxiujn, kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, cxar li mem sciis, kio estas en la homo" (Johano 2:23-25). La homamaso de la tempo de Jesuo ja montris cxi tion al Li. Ili sekvis Lin, auskultis Lin, kaj ecx estis pretaj igi Lin regxo perforte (vidu: Johano 6:15), sed Li ne fidis al ili. La homamaso laudis Lin dirante, "Hosana! Estu benata la Regxo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo!" (Johano 12:13), kaj je la sama semajno, ili kondamnis Lin, "Forigu, forigu, krucumu lin" (Johano 19:15). Dum Paulo estis bonsxanca supervivi la nestabilan, "duobla-busxo-havan" homamason, Jesuo ne estis "bonsxanca." Oni sxtonumis Paulon, sed li ne mortis, kvankam la homamaso pensis ke li jam mortis. Jesuo estis krucumita kaj mortis sur la kruco, sed Li levigxis el la mortintoj je la tria tago.

Multaj homoj jam farigxis viktimoj de cxi tiu duobla trakto de la homamaso. Ili permesis al la amaso konduki ilin al ilia ruinigxo per laudoj kaj flatacxeco de la homamaso. Cxu vi estas je la rando de tia ruinigxo? Kiu estas la homamaso je via vivo kiu laudas vin hodiau? La amaso eble povas esti viaj subuloj, kunlaborantoj, parencoj, au edz(in)o. Ili eble povos turni sin kontrau vi morgau. Ne permesu ke ili ruinigu vin. Atentu pri la amasoj!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment