Saturday, May 30, 2009

PETU KAJ ESTOS DONITE AL VI

Estimataj,

PETU KAJ ESTOS DONITE AL VI

"Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; cxar cxiu petanto ricevas, kaj la sercxanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite" (Mateo 7:7-8).

Antau ne longe, la principo de petado kaj donado estis montrita je mia hejmo. Mia infanoj kaj mi matenmangxis. La botelo de sukero estis cxe mia flanko de la mangxotablo. Mia filino volis aldoni plu da sukero al sia mangxajxo. Sxi sciis ke mi eble malpermesos sxin preni plu da sukero. Unue, sxi rigardis la botelon kaj min. Mi sciis sxian intencon, sed mi volis ke sxi esprimu gxin. Post kelka tempo, sxi kuragxigis sin kaj petis gxin, kaj mi volonte donis al sxi iom da sukero.

Multfoje, ni hezitas sciigi al Dio niajn petojn. Estas fakto ke kiel cxiuscia Dio, Li scias tion kion ni bezonas antau ol ni petas de Li (vidu: Psalmo 38:9; Mateo 6:8, 32; Luko 12:30), sed Li volas ke ni petu de Li. Efektive, Jesuo Kristo emfaze diris al Siaj disxciploj, "Gxis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via gxojo estu plena" (Johano 16:24). Tamen, multaj homoj restas silentaj, au daurigas plendi au suferi anstatau libere peti de Sia cxiela Patro.

Dio estas preta fari ion ajn kion ni petas lau Lia volo, kondicxe ke ni petu de Li. Joseph M. Scriven je iu himno, "What A Friend We Have In Jesus," [esperante: Kian amikon ni havas en Jesuo] diris, "What a Friend we have in Jesus, all our sins and griefs to bear! What a privilege to carry everything to God in prayer! O what peace we often forfeit, O what needless pain we bear, All because we do not carry everything to God in prayer." [esperante: Kian amikon ni havas en Jesuo, cxiujn niajn pekojn kaj dolorojn elporti! Kia privilegio porti cxion al Dio en la pregxo! Ho kian pacon ni ofte rezignas, ho kia nebezono elporti dolorojn, cxar ni ne portas cxion al Dio en la pregxo.]

Cxi tiu principo de petado kaj donado estas ecx aplikebla al homoj. Multaj homoj ne donus gxis oni petos de ili. Tial, ne timu peti. Vi ricevos ion el cxi tiuj respondoj: "Jes, jen gxi," "Ne, vi ne povas akiri gxin," au "Atendu dum kelka tempo." Vi perdas nenion je petado, anstataue, vi perdas multon se vi ne petus.

Petu, kaj estos donite al vi.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Mi intencas eldoni libron pri diservado per la Interreto en la angla lingvo. Mia vizio pri la dek-cxapitro-hava libro estas doni kopiojn de gxi senpage al multaj pastoroj kaj aliaj dedicxitaj kristanoj kiuj sentas ardon por Interreta servo. Mi uzas cxi tiun oportunon peti de vi financan helpon pro la projekto. Skribu private al mi cxe por detalo. Dio benu vin!

No comments:

Post a Comment