Sunday, May 17, 2009

ESTAS NE FINITE!

Estimataj,
ESTAS NE FINITE!
"Kaj ili ambau iradis, gxis ili alvenis en Bet-Lehxemon. Kaj kiam ili eniris en Bet-Lehxemon, la tuta logxantaro de la urbo ekbruis pri ili, dirante: Cxu tio estas Naomi? Kaj sxi respondis al ili: Ne nomu min Naomi, nomu min Mara; cxar la Plejpotenculo faris al mi maldolcxegon; kun pleneco mi foriris, sed la Eternulo revenigis min malplena; kial do vi nomus min Naomi, konsiderante, ke la Eternulo atestis kontrau mi kaj la Plejpotenculo afliktis min?" (Rut 1:19-21).
Antau nelonge, mia familio estas funebranta. Unu el miaj bofratoj mortis. Estas duobla tragedio cxar lia plej juna filo, la ununura infano de lia nova edzino, mortis kelkajn horojn post lia morto. Ni estis tiel malfelicxaj. Ni, precipe la vidvino, estis tiel senesperaj. Gxi estis tre amara travivo. Tamen, dum ni venis de la enterigo de la viro, ankorau tiel malfelicxaj, la Eternulo kondukis min al la vivoj de Naomi kaj Rut. Mi poste uzis la rakonton por konsoli la vidvinon kaj la ceterajn el ni.
Naomi, Elimelehx (sxia edzo) kaj iliaj du filoj iris la landon Moab por pli bona vivo. La du filoj geedzigxis dum ili estis je la la fremda lando. Bedaurinde, Elimelehx kaj la du filoj mortis je tiu fremda lando tiel ke Naomi kaj la du junaj virinoj restis senesperaj. Poste, Naomi decidis reiri hejmen. Rut, unu el la junaj vidvinoj decidis iri kun sxi. Naomi pensis ke estis finite por sxi kaj esprimis gxin dum homoj bonvenigis sxin. Lau sxi, la Eternulo jam afliktis sxin, kaj estis nenia espero. La juna Rut estis ankau senespera dum sxi sekvis sian bopatrinon al sxia patrujo. Tamen, Dio turnis ilian amaran rakonton al dolca rakonto dum Li reestablis Ruton kaj donis al sxi filon je sxia nova hejmo. Homoj venis por gxui kun ambau Naomi kaj Rut (Rut 4:13-17). Gxi ja estis ne finite por ambau ili!
Cxu vi estas je tia senespera situacio? Cxu vi pensas ke estas finite por vi? Cxu vi sxangxas vian nomon de "dolcxa" al "amara" (kiel Naomi faris) pro via situacio? Estas ne finite! Estas ankorau espero por vi. La Eternulo turnos vian rakonton de amara al dolcxa rakonto. Homoj ja venos por gxui kun vi.
Mi citu la tutan Psalmon 126: "Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel songxantoj. Tiam nia busxo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por cxi tiuj. Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni gxojas. Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon. Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto. Iras kaj ploras la portanto de semotajxo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj."
Estas ne finite!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Peto:
Aligxu al mi je pregxoj por la vidvino de mia bofrato, mia maljuna bopatrino, kaj la ceteraj el ni ke la Eternulo donu al ni la fortanimecon por porti la perdon, kaj ke homoj baldau venos gxui kun cxiu el ni kaj cxiuj kiuj estas je granda malgxojo nuntempe, precipe tiu juna virino kiu perdis sian edzon kaj ununuran infanon je la sama tago.

No comments:

Post a Comment