Saturday, May 23, 2009

PERMESU AL DIO TRAKTI LIN

Estimataj,

PERMESU AL DIO TRAKTI LIN

"Tiam Abisxaj diris al David: Dio transdonis hodiau vian malamikon en viajn manojn; nun permesu, ke mi trapiku lin per la lanco al la tero unu fojon; duan fojon mi tion ne faros al li. Sed David diris al Abisxaj: Ne pereigu lin; cxar kiu povas senpune etendi sian manon kontrau la sanktoleiton de la Eternulo? Kaj David diris: Mi jxuras per la Eternulo, ke nur la Eternulo lin frapos; au venos lia tago kaj li mortos, au li iros en militon kaj pereos" (1 Samuel 26:8-10).

Kiel vi traktas vian sxajnan malamikon se vi havus la oportunon trakti lin? Cxu vi traktus lin kiel li traktas vin? Alie, cxu vi lasus lin iri libere kaj permesus al Dio trakti lin je Liaj rimedo kaj tempo?

Regxo Saul estis konfirmita malamiko de David. Li eluzis multe da sia tempo por sercxi rimedon por mortigi Davidon. Tamen, dufoje, David havis oportunojn mortigi Saulon, sed li ne faris tiele (vidu: 1 Samuel 24, 26). La sekvantoj de David ne povis kompreni kial li ne uzus la plej bonan oportunon kaj mortigus sian cxefamalamikon kaj farigxus la regxo de Izrael. David preferis permesi al Dio trakti Saulon ol vengxi por si. Dio ja traktis Saulon je Sia tempo kaj Sia rimedo, kaj David finfine farigxis la regxo de Izrael anstatau Saul.

Multaj homoj ne farus tion - permesi al sxajna malamiko daurigi fari tion kion li volas, precipe kiam ili havas la oportunon vengxi tian malamikon. Estas nature forigi onian sxajnan malamikon, sed, tio kontrauas la instruojn de la Nova Testamento. Konsideru cxi tion: "Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindajxojn antau cxiuj homoj. Se estos eble, restu pacaj viaparte kun cxiuj homoj. Ne vengxu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; cxar estas skribite: Cxe Mi estas vengxo, Mi repagos, diras la Sinjoro. Sed se via malamiko malsatas, donu al li mangxi; se li soifas, donu al li trinki; cxar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo" (Romanoj 12:17-21. Vidu ankau: Mateo 5:44; Luko 27-28; 23:34; Romanoj 12:14; 1 Korintanoj 4:12-13; 1 Petro 3:9). Oni devas esti matura spirite por sekvi tiajn instruojn kaj reale permesi al Dio trakti oniajn sxajnajn malamikojn je la rimedo kaj tempo de Dio.

Cxu vi pensas vengxi vian sxajnan malamikon? Permesu al Dio trakti lin. Dio faros tiele je Siaj rimedo kaj tempo. Li ja pravigos vin. Kiel David, vi venkos kaj atestos al boneco de Dio je via vivo.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment