Saturday, May 9, 2009

LA SINDONECO DE PATRINECO

Estimataj,

LA SINDONECO DE PATRINECO

"Se iu trovis kapablan edzinon, sxia valoro estas pli granda ol perloj. ... Donu al sxi lau la fruktoj de sxiaj manoj; kaj sxiaj faroj sxin gloros cxe la pordegoj" (Sentencoj 31:10, 31).

Mi ne estas patrino, sed ekde mia infaneco, mi jam vidis la sindonecon de patrineco kiel montrita de mia patrino kaj multaj aliaj virinoj. Mia kara edzino jam montris cxi tiun sindonecon pli ol dek jaroj dum kiuj ni estas geedzigxintaj, ecx antau la nasko de nia unua infano. Mi kutime miras kaj ecx sentas jxaluzon pro la denaska karaktero kiu igas preskau cxiun virinon havi cxi tiun sindonecon de patrineco. Efektive, mi reale alte taksas gxin!

La skribinto de Sentencoj 31:10-31 brile priskribis kelkajn el la karakteroj de sindoneco de patrineco kiel montrita de nobla kaj virta edzino, kaj supozeble nobla kaj virta patrino. El sia patrineca sindoneco, sxi estas iu kiun sxia edzo povas fidi. Sxi estas fonto de kuragxigxo por li. Sxi estas diligenta je sia laboro. Sxi estas kreema. Sxi estas sindona. Sxi estas milda kaj sxagxa. Sxi estas zorganta. Ne mirinde la skribinto de la skribajxo konkludis sian priskribon per alvoko por doni al tia virino honoron.

Nature, virinoj gxenerale havas la sindonecon de patrineco. Tamen, kelkaj el ili estas eksterordinaraj kun la ecoj. Tiaj virinoj reale oferas sin por siaj edzoj kaj infanoj kaj iu au io ajn cxe ili. Tamen, estas virinoj kiuj ne pretas oferi ion ajn por siaj infanoj nemenciante siajn edzojn. Tiaj virinoj estas senindaj virinoj!

Kiel patrino, cxu vi montras la karakteron de la sindoneco de patrineco? Cxu viaj edzo kaj infanoj povas laudi vin pro via sindoneco al ili? Estu preta oferi plue por viaj infanoj kaj via edzo. La Eternulo repagos vin grande pro tio je la nomo de Jesuo. Amen. Viroj ankau devas alte taksi la sindonecon de patrineco kiel montritan de iliaj edzinoj, patrinoj kaj aliaj virinoj cxe ili.

Felicxan Tagon de La Patrinoj!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Pregxa Peto:
Dum mi dedicxas cxi tiun mesagxon al virinoj tutmonde kiuj reale montras la karakteron de sindoneco de patrineco, pregxu ke kiel Dio rememoris Saran, Hxanan, kaj Elizabeton en la Sankta Biblio, Li rememoru la atendantajn patrinojn kiuj sopiras plene montri la sindonecon de patrineco al siaj propraj infanoj ankau.

No comments:

Post a Comment