Saturday, December 24, 2022
LA UNUA "NOEL"
Estimataj,
LA UNUA "NOEL"
"Kaj en tiu sama regiono estis pasxtistoj, kiuj kamplogxis kaj nokte gardis sian gregon. Kaj angxelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis cxirkau ili, kaj ili timis per granda timo. Kaj la angxelo diris al ili: Ne timu; cxar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta popolo; cxar hodiau estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, cxirkauvinditan kaj kusxantan en staltrogo" (Luko 2:8-12).
Historie, la 25-a de decembro estis la klimaksa tago por la okazigo de Saturnalioj, antikva roma festo en honoro de la diajxo Saturno. Tamen, la tago estis adoptita de cxiuj kiel la dato de naskigxo de Jesuo Kristo, per tio, oni forlasis la kulton de Saturno por la okazigo de Dio la Filo kiu "elmontrigxis en la karno" por savi "sian popolon de gxiaj pekoj" (1 Timoteo 3:16; Mateo 1:21). Mateo Cxapitroj Unu kaj Du kaj Luko Cxapitroj Unu kaj Du raportis la naskigxon de Jesuo Kristo konsideratan kiel la unuan Kristnaskon. Nekonata poeto verkis popularan Kristnaskan himnon titolitan en la angla "THE FIRST NOEL THE ANGEL DID SAY" [esperante: "LA UNUA "NOEL" LA ANGXELO DIRIS"] por portreti la eventon. Tiu himno estas tradicia klasika angla kristnaska kanto, plej versxajne de la 18a jarcento, kvankam eble pli frue. La vorto "Noel" devenas de la franca vorto "Noël" kiu signifas "kristnasko", de la latina vorto "natalis" kiu signifas "naskigxtago".
Je la unua "Noel", post la naskigxo de Jesuo Kristo, angxelo iris al iuj malricxaj pasxtistoj kiam ili kusxis sur la kampoj tenante siajn sxafojn dum malvarma vintra nokto, kiu estis tiel profunda, kaj informis ilin, ke la regxo de Izraelo estis naskita. La pasxtistoj rigardis supren kaj vidis stelon brilan en la oriento trans ilin for. La stelo donis grandan lumon al la tero kiel se daure brilus ambau tago kaj nokto. Per la lumo de tiu sama stelo iuj sagxuloj venis el malproksima lando. Ilia intenco estis sercxi pri la Regxo, kaj sekvi la stelon kien gxi iris. Tiu stelo alproksimigxis al la nordokcidento kaj prenis sian ripozon super Betlehemo, gxuste super la loko, kie Jesuo estis metita. La sagxuloj eniris en plena riverenco sur siaj genuoj, kaj alportis tie en Lia cxeesto siajn donacojn el oro, kaj mirho kaj olibano.
La nekonata poeto tiam finis sian himnon per tiu granda leciono: "ni cxiuj unuanime muziku al nia cxiela Sinjoro; Kiu kreis la cxielon kaj la teron el nenio, kaj per kies sango homaro havas elacxeton." Kiel ni festas Kristnaskon cxi-jare, ni adoru la Regxon, Jesuon Kriston, per niaj vivoj kaj cxio, kion ni havas pro tio, kion Li faris por ni per Sia alveno al la mondo.
Refoje, Felicxan Kristnaskon kaj Bonan Novjaron (2023) antaue!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povu festi Kristnaskon cxi-jare, reale adorante la Regxon, Jesuon Kriston, per via vivo kaj cxio, kion vi havas pro tio, kion Li faris por vi per Sia alveno al la mondo.
Saturday, December 17, 2022
LA PALACO DE HERODO
Estimataj,
LA PALACO DE HERODO
"Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem.... Kaj audinte la regxon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antauiris ilin, gxis gxi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto" (Mateo 2:1, 9).
La Eternulo malkasxis al iuj sagxuloj el la oriento per speciala stelo ke Regxo naskigxis. Ili decidis veni kaj omagxi al la Regxo. La stelo gvidis ilin al Israelo. Cxar estis fama regxo en lando tiutempe, Regxo Herodo la Granda, la Sagxuloj pensis ke la plej bona kaj gxusta loko por la naskigxo de la nove naskita Regxo devas esti en la palaco de Herodo en Jerusalem, tial, ili forlasis la gvidadon de la stelo kaj iris al la palaco, por demandi pri la nove naskita Regxo. Tamen, ili estis surprizitaj malkovri ke ecx la regxo Herodo kaj cxiuj liaj sagxuloj ne estis konsciaj pri la naskigxo de la nova Regxo. Ili nur sciis el profetado, ke tia regxo estus naskigxonta en fora urbeto nomata Bet-Lehxem. Herodo tiam diris al la Sagxuloj iri kaj trovi en Bet-Lehxem pri la nove naskita Regxo. Interese, kiam la Sagxuloj elvenis el la palaco de Herodo, la forlasita stelo gvidis ilin al la gxusta loko.
Simile, Dio donis precizan vizion al iuj personoj, sed ili, en multaj okazoj, forlasis gvidadon de Dio kaj dependis je homa sagxeco por plenumi la vizion. Multaj ecx forlasis Dion kaj dependis je si mem au aliaj homoj por plenumi sian Dio-donitan vizion. Gxis tiaj homoj revenus al Dio kaj sekvus Lian gvidon, ili ne atingos sian Dio-atribuitan destinon. Lau la Sankta Biblio, "[Tiele diras la Eternulo:] Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo. Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne vidos, kiam venos bono; li logxos sur sunbruligita loko, en lando senfrukta kaj ne logxata. Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo. Li estos kiel arbo, plantita cxe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; gxi ne timas, kiam venas varmego; gxiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco gxi ne zorgas kaj ne cxesas doni fruktojn" (Jeremia 17:5-8).
Kie estas via "palaco de Herodo"? Kie vi sercxas helpon ekstere de volo kaj celo de la Dio por via vivo? Revenu al Dio kaj permesu al Li gvidi vin al via dia destino. Kiel la Sagxuloj gxojis kaj adorklinigxis al Jesuo, vi ankaux gxojos kaj adoros Dion poste en la nomo de Jesuo. Amen.
Felicxan Kristnaskon kaj Bonan Novjaron (2013) antaue!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Pregxu ke vi ne sercxu helpon ekstere de volo kaj celo de la Dio por via vivo
Saturday, December 3, 2022
LA MIRAKLO DE MANGXADO
Estimataj,
LA MIRAKLO DE MANGXADO
"…dankante Dion, la Patron, cxiam pro cxio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo" (Efesanoj 5:20).
"…pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi" (1 Tesalonikanoj 5:18).
La popolo joruba havas manieron de salutado por cxiu okazajxo. Unu el tiaj manieroj de salutado precipe al iu kiu mangxas estas tradutita lauvorte, "La mangxajxo trairu la pravan trairon." Tia maniero de salutado eble ne estas signifa por novico en fiziologio au iu kiu ne zorgas pri kiel la mangxajxo kiun ni mangxas, kaj ecx akvo kiun ni trinkas, atingas sian celstacion je la stomako antau ol la digesta procezo komencigxas.
Tiaj nescio kaj/au nezorgemo ne igas homojn esti dankemaj al Dio pro la miraklo de mangxado kaj ecx trinkado. Lau ili, mangxado kaj trinkado estas unuj el tiaj ordinaraj kaj normalaj rutinoj de vivo. Tamen, ili ja estas mirakloj. Interese, kelkaj joruboj sxerce diras al iu kiu mangxas ke li faras miraklon. (La vorto "miraklo" en joruba lingvo etimologie signifas "la malfermado de la busxo.")
Mangxado kaj trinkado eble estas unuj el tiuj aferoj kiuj estas ordinaraj kaj normalaj por ni, sed ili ja estas unuj el la mirakloj de Dio. Estas dum ili erare trairas la malpravan trairon au dum ni ne povas mangxi pro iu malsano ke ni valorigas ilin kiel miraklojn. Pro cxi tio, ni devas cxiam esti dankemaj al Dio ne nur pro tio ke Li provizas nin per mangxajxoj, sed ankau cxar Li ebligas al ni "fari la miraklon" sen akcidento dum la ago. Ni devas ankau lerni danki Lin pro aliaj sxajne ordinaraj kaj normalaj rutinoj de vivo. Cxar "Gxi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis" (Plorkantoj 3:22).
Eternulo, dankon pro la miraklo de mangxado!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Helpu al mi, ho Dio, cxiam danki Vin pro sxajne ordinaraj kaj normalaj rutinoj de vivo.
Saturday, November 19, 2022
KIO ESTUS VIA REKOMPENCO?
Estimataj,
KIO ESTUS VIA REKOMPENCO?
"Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; cxar ili mangxas la fruktojn de siaj faroj. Ve al la malbona malvirtulo! cxar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li" (Jesaja 3:10-11).
Cxiu gxusta pensulo volas ke bonajxoj okazu al li. Li deziras al si bonajxojn. Li faras bonajxojn al si mem. Tamen, bonajxoj ne povus esti la rekompenco de li se li ne estus bona al aliaj homoj.
La Eternulo diris al Profeto Jesaja informi Sian popolon pri tio kion Li planis fari por ili lau iliaj faroj: bonajxoj por la justulo kaj pereigo por la malvirtulo. Ne temas pri la
boneco de Dio au male. Temas pri rikolto de tio kion oni semas. Pripensu la sekvantajn versiklojn:
"Kaj Li pretigas por gxi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj. Jen tiu gravedigxis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon. Li fosis kavon kaj profundigis gxin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis" (Psalmo 7:14-16).
"Ne trompigxu; Dio ne estas mokata; cxar cxion, kion oni semas, tion ankau li rikoltos. Cxar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon" (Galatoj 6:7-8).
"La maljustulo ankorau estu maljusta; kaj la malpurulo ankorau estu malpura; kaj la justulo ankorau faru juston; kaj la sanktulo ankorau sanktigxu. Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al cxiu lau lia faro" (Apokalipso 22:11-12).
Kio estus via rekompenco se Dio decidus repagi homojn lau iliaj faroj hodiau? Cxu vi estus rekompencita per bonajxoj au malbonajxoj? Dum via eniro al Lia regno estas bazita je via rilato kun Jesuo Kristo, via rekompenco kaj sur la tero kaj sur la cxielo estos bazita je vi.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Saturday, November 12, 2022
KIEL VI ALTE ESTIMAS DION?
Estimataj,
KIEL VI ALTE ESTIMAS DION?
"Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: Kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj, tiam cxiu donu liberigan pagon por sia animo al la Eternulo, kiam ili estos kalkulataj; kaj tiam ne estos inter ili epidemio dum la kalkulado" (Eliro 30:11-12).
Dum la popolo Izraela eliris el la sklaveco en la lando Egpita, Dio donis al ili multajn legxojn kiuj gvidus ilin kiel apartan popolon al Li. El cxi tiuj legxoj estis la mono de la liberigo, pagota al sanktejo kiam homoj de la agxo de dudek jaroj kaj super estis kalkulataj kiel partoj de la armeo. Male al la aliaj monoferoj, la ricxulo ne donu pli kaj la malricxulo ne donu malpli (versiklo 15). Cxi tio signifis ke la animoj de la ricxuloj kaj la malricxuloj estas same alte kostaj, kaj ke Dio ne estas respektanto de personoj. Cxi tiu aparta monofero estis pagita kiel elacxeto de la animo por ke ne estu inter ili epidemio. Tiam ili agnoskis ke ili ricevis siajn vivojn de Dio, ke ili jam cedis siajn vivojn al Li, kaj ke ili dependis je Liaj potenco kaj pacienco por la dauro de ili; kaj tiam, ili omagxis al la Dio de iliaj vivoj.
Multe da cxi tiuj legxoj inkluzive de cxi tio ne estas aplikataj al ni nuntempe cxar ni ne estas sub la legxo sed sub la graco de Dio. Tamen, estas leciono por ni nuntempe de tia legxo: ni sxuldas al Dio niajn vivojn, kaj ni devas alte estimi Lin pro la donaco de vivo kiun Li jam donis al ni. Donado de mono al la kauzo de la evangelio estas nur unu el la multaj rimedoj alte estimi Dion pro niaj vivoj. La plej grava valoro kiun ni povas doni al Dio estas vivo. Cxi tio estis tio kion la eklezioj Makedonaj faris. "...unue ili sin dedicxis al la Sinjoro..." (2 Korintianoj 8:1, 5). Poste, ili faris aliajn tipojn de dono por alte estimi Dion.
Kiel vi alte estimas Dion pro via vivo? Kion vi uzus por alte estimi Dion pro cxio kion Li faras en via vivo? Dum multaj pastoroj emfazas donadon de mono, cxu vi jam konsideris unue donadon de via tuta vivo al Li kiel vian estimon pro tiu vivo? Li meritas nenion malpli ol tio de vi. Nur nedankemulo kaj malsagxulo malestimos Dion kaj ne alte aprezos Lin pro sia vivo.
Je la servo Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Helpu al mi, ho Eternulo, doni mia vivon tute al Vi je estimo de la vivo kion Vi donis al mi.
Saturday, October 29, 2022
ILI ALPORTIS PLI MULTE
Estimataj,
ILI ALPORTIS PLI MULTE
"[La laboristoj] diris al Moseo jene: La popolo alportas pli multe, ol bezonas la laboroj, kiujn la Eternulo ordonis fari. Tiam Moseo ordonis, kaj oni elkriis en la tendaro jene: Neniu viro kaj neniu virino faru plue laborajxon, por oferdoni al la sanktejo. Kaj la popolo cxesis alporti. Kaj la alportitajxo estis suficxca por la tuta farota laboro, kaj ecx superflua" (Eliro 36:5-7).
Dum kvardek jaroj la vivo de la Izraelidoj en la dezerto estis misvivita pro la obstineco. Gxi malebligis Moseon atingi la Landon Promesitan. Tamen, ne cxiu el la Izraelidoj estis tute malbona. Ili volonte alportis libervolajn oferojn por la konstruo de la sanktejo. Efektive, ili alportis multe pli ol suficxe. En la tempo de Hxizkija, la popolo ankaux alportis pli multe ol suficxe. La pastroj "mangxis kaj satigxis, kaj restis ankoraux multe; cxar la Eternulo benis Sian popolon; el la restajxo kolektigxis cxi tiu amasego" (2 Kroniko 31:10).
Mi dubas ke io simila okazeblas en niaj pregxkomunumoj nuntempe. Cxu homoj povas oferdoni superflue por la bezonoj de la komunumo kaj la evangelia misio? Cxu pastoroj au kredantarestroj iam ajn diras al homoj ne plu oferdoni, cxar la komunumo jam ricevis suficxe?
Donado ne devas esti afero, kiun la pastoroj kaj la estroj de pregxejoj regkontrolas. Homoj devas esti pretaj doni volonte, elkore, nedomagxante, senhezite, ecx super siaj povoj "cxar Dio amas donacanton gxojan" (2 Korintanoj 9:7, vidu ankaux 8:3, 12; Eliro 25:2; 35:5; 1 Kroniko 29:17; Romanoj 12:8).
Multaj rekompencoj atendas iun kiu libere donas (Sentencoj 11:24-25; 22:9; Agoj 20:35; 2 Korintanoj 9:6).
Cxu vi ankaux estas preta doni multe pli ol suficxe?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Pregxu ke vi havu koron de donado ke neniu regkontrolu vin doni al homaro kaj kauzo de Dio.
Saturday, October 22, 2022
TEMPO POR RESTI SILENTA
Estmataj
TEMPO POR RESTI SILENTA
“Ekzistas tempo por cxio, tempo por resti silenta kaj tempo por paroli” (Predikanto 3:1, 7).
“Kaj Saul ankau iris al sia domo en Gibean; kaj iris kun li la militistoj, kies koron Dio ektusxis. Sed la sentauguloj diris: Kiamaniere helpos nin cxi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li sxajnigi ke li ne audas" (1 Samuel 10:26-27).
Samuel jxus publike estis sanktoleinta Saul kiel unuan regxon de Israelo. La homoj estis kontentaj, ke ili ricevis kion ili deziris. Kelkaj ecx tuj enistigis sin en malkontenton pri la regxeco de Saul: “Kiamaniere helpos nin cxi tiu?” (1 Samuel 10:27). Ili malestimis lin kaj rifuzis al li la honoron kiun oni sxuldis al li. Saul tamen faris ion rimarkinda. La Biblio diris ke li restis silenta. Ekzistas tempoj, kiam ankau ni devas resti silentaj vidalvide de kritikoj kaj malaprobo. Ni devus scii, ke ne cxiuj homoj povas ami nin kaj apbrobi, kion ni faras.
Saul restis silenta kaj atendis gxis Dio vengxos lin. Tiu tempo venis. La viro kiu estis malestimata farigxis la liberiganto kiam la amonitoj venis por damagxi al la popolo de Israelo (vidu 1 Samuel 11).
Rememoru la pregxon de la psalmisto: "Miaj amikoj kaj kamaradoj repasxis pro mia pesto, kaj miaj proksimuloj starigxis malproksime. Kaj insidis kontrau mi tiuj, kiuj celas mian vivon, kaj miaj malbondezirantoj parolis pri mia pereo, kaj malicojn ili pripensas cxiutage. Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne audas; kiel mutulo, kiu ne malfermas sian busxon. Mi estas kiel homo kiu ne audas kaj kiu ne havas en sia busxo reparolon. Sed al vi, ho Eternulo, mi esperas; vi auskultos, mia Sinjoro, mia Dio" (Psalmo 38:12-16).
Ne gravas akuzoj de homoj, se vi gxuste agas, lasu Dion vengxi vin. Oni diras ke kelkfoje silento estas la plej bona respondo al stultulo.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Pregxu ke Dio instruu vin kiam resti sitenta malgrau kontrauo.
Subscribe to:
Posts (Atom)