Saturday, February 2, 2019

MIA FIDO RIGARDAS AL VI

Estimataj, MIA FIDO RIGARDAS AL VI "Direktante la rigardon al la autoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la gxojo antau li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidigxis dekstre de la trono de Dio" (Hebreoj 12:2). Cxi tiu fido-inspira himno “MY FAITH LOOKS UP TO THEE” [esperante: "MIA FIDO RIGARDAS AL VI"] estis verkita de Ray Palmer (1808-1887). Palmer estis malfelicxa kaj soleca junulo, kiu havis vendejon de sekaj varoj kaj instruis en privata lernejo de knabinoj por subteni sin antau ol li farigxis ordinara diservisto en la Eklezio Kongregaciista. Li verkis cxi tiun himnon unu nokton kiam li studis kaj tradukis iujn germanajn poeziojn. Li ne intencis eldoni la himnon gxis li renkontis Lowell Mason (1792-1872), kiu kompilis himnolibron. Mason demandis de Palmer, cxu li (tio estas, Palmer) havas ajnan himnon, kaj Palmer donis al Mason la himnon, kiun li trezortenis private du jarojn. Mason komponis la melodion de la himno "Olivet" kaj eldonis gxin en sia himnolibro. La himno poste igxis unu el la plej famaj himnoj de amerika historio, kiu estis uzata kiel fonto de instigo kaj trankvileco fare de soldatoj dum la Usona Enlanda Milito. Kiel junulo, kiu luktis kontrau senkuragxigo, malbona sano kaj manko de financoj, Palmer preferis rigardi kun fido al Jesuo Kristo - "Sxafido de Kalvario". Li prefere koncentrigxis je sia spirita malforteco kaj pregxis, ke la dia Savanto forprenu lian tutan kulpon kaj tute plene li apartenu al Li ekde tiu tago. Kiel Dio diris al Apostolo Pauxlo, ke Lia graco suficxas por li (vidu: 2 Korintanoj 12:9), Palmer petis la ricxan gracon de Dio por ke Li donu kaj foetigu loian malfortan koron kaj inspiru lian fervoron. Li deziris sian amon al la Sinjoro, kiu mortis por li esti "pura, varma kaj sensxangxa" kaj esti "vivanta fajro." Palmer efektive suferis multajn malgxojajxojn en siaj junaj jaroj, sed li rigardis al Jesuo Kristo por ke Li estu lia gvidanto kaj sxangxu lian malgxojan historion, cxar li pledis, ke li ne forkuros de Li. Fine, Palmer konsciis pri morto, “kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio jugxo" (Hebreoj 9:27). Do li deziris la benatan Savanton doni al li eternan ripozon pli supre kiel "liberigita animo". Kia estas via situacio nuntempe? Cxu vi alfrontas senkuragxon, sanajn defiojn au financajn aferojn? Kia ajn estas via situacio, lasu vian fidon rigardi al Jesuo Kristo, la autoro kaj perfektiganto de nia fido, kiu mem suferis sur la kruco kaj gxia akompanata honto, sed kiu nun sidas dekstre de la trono de Dio (vidu: Hebreoj 12:2). Li estu via gvidanto. Lia graco suficxos por vi. Ecx se vi mortos, Li donos Sian eternan ripozon al vi kiel elacxetita animo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke via fido sencxese rigardu al Jesuo Kristo en kia situacio, en kiu vi eble trovigxos.

No comments:

Post a Comment