Saturday, January 26, 2019

ALVOKO POR HELPO JE LA GXUSTA DIREKTO

Estimataj, ALVOKO POR HELPO JE LA GXUSTA DIREKTO "Ho Eternulo, auskultu mian pregxon, Atentu mian petegon lau Via vereco, Respondu al mi lau Via justeco" (Psalmo 143:1). Al kiu vi kuros kiam vi trovos vin en malagrabla situacio? Cxu vi fidus vian forton, travivajxon, sperton au rilaton kun iuj potenculoj en tia tempo? Regxo David trovis sin en situacio, kiu al li ne placxis kiam li verkis Psalmon 143. Li lamentis: "Cxar malamiko persekutis mian animon, Premis al la tero mian vivon; Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn. Senfortigxas en mi mia animo, Konsumigxas en mi mia koro" (verskiloj 3-4). Li ne malkasxis cxi tiun malamikon. Probable la malamiko estis Regxo Saul (lia antauulo), Absxalom (lia filo), au unu el aliaj nenomataj malamikoj, kiuj levigxis kontrau Regxo David dum lia vivo. Estas certe ke la situacio vere influis lin emocie. Malgrau tio, Regxo David ne fidis sian militan au realan forton. Li ne fidis sian travivajxon au sperton kiel kapabla militisto. Li ne fidis al iu alia potenca regxo por helpo. Anstataue li petis helpon je la gxusta direkto: la Eternulo. Cxi tiu gxusta direkto manifestigxas multfoje tra la psalmo. Unue, David pregxis al Dio ne pro sia justeco, sed li volis, ke Dio respondu al li en la fideleco kaj justeco de Dio (vidu: verskilo 1). Due, li konsideris sin kaj cxiun alian personon kiel maljustan antau Dio (verskilo 2). Trie, li memoris al si la bonon de Dio en la pasinteco (verskilo 5). Kvare, li volis, ke Dio respondu lin rapide per savi lin de siaj malamikoj kaj lasi lin sperti la fidelecon de Dio denove (verskiloj 7-9). Kvine, en sia travivajxo, li ankorau deziris esti instruita de la volo de Dio (verskilo 10) kaj havi pli bonan rilaton kun Dio (verskilo 11). Poste, li volis, ke Dio forigu liajn malamikojn (verskilo 12). Kia alvoko por helpo en la gxusta direkto! Neniu estas imuna de malagrablaj situacioj. Tamen, via sinteno al la situacio kaj la direkto, kie vi sercxas helpon por la situacio, determinos kiel vi venkos gxin. Nur Dio povas savi vin de malagrablaj situacioj. Alvoku Lin pro kiu Li estas! Ne fidu vian forton, tarvivajxon, sperton au rilaton kun iuj potencaj homoj. Armiloj de homoj malsukcesigos vin (komparu: 2 Kronikoj 32:7-8; Psalmoj 111: 8-9; 118: 8-9; Sentencoj 3:5; Jesaja 30:1-5; 31:1-3; Jeremia 17:5-6). Ne fidu vian justecon au kiu vi estas antau Li. Venu al Li kiel malinda servisto. Ankau ne gravas la situacio, deziru havi pli bonan rilaton kun Dio, Cxar se vi alproksimigxos al Dio en viaj travivoj, Li ne nur estos kun vi, Li ankau savos vin de la travivajxoj kaj plibonigos vin. Cxi tiuj estas la manieroj por alvoki por helpo je la gxusta direkto. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi lernu alvoki por helpo je la gxusta direkto kiam vi trovos vin en ajna malagrabla situacio.

No comments:

Post a Comment