Sunday, February 10, 2019

CXU ESTRO AU SERVANTO? (Pregxu por Nigxerio!)

Estimataj, Cxi tiu jaro estas jaro de elektado en Nigxerio. La elektado estas unika cxar gxi enkondukos aliajn arojn da homoj kiel estrojn de la lando. Gxi estos la alia civilulo-al-civilula sxangxo kiun la kvindek-ok-jara-agxa lando spertos. La prezidanta kaj naciaj asembleaj elektoj okazos la 16-an de februaro kaj elektoj al la guberniestraj kaj sxtataj domoj de kunveno okazos la 2-an de marto de ĉi tiu jaro. Cxi tio igis min decidi resendi la mesagxon sube kiun mi sendis je aprilo 2003 dum similaj elektadoj okazis anstatau mesagxo rilate al la Tago de Valentino, kiu mi kutime sendas je la semajno antau tiu okazo, kaj precipe peti por viaj pregxoj por Nigxerio dum cxi tiu sxangxa periodo: CXU ESTRO AU SERVANTO? Kaj ili diris al li jene: Se hodiau vi estos servanto al cxi tiu popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam" (1 Regxoj 12:7). Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili: Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas autoritaton super ili. Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de cxiuj. Cxar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj" (Marko 10:42-45). Alia gxenerala elektado en Nigxerio baldau okazos. Multaj homoj aspiras al politikaj estraj oficoj. La posten-tenantoj adoptas la “nemovitan” sindromon. Aliaj planas preni iliajn postenojn. Multaj el la posten-tenantoj ne povas dormi kaj fermi siajn du okulojn cxar ili ne servis la homojn kiujn ili gvidas. Cxu la novaj estroj ankau servos ilin se ili estus elektitaj? Tio estas la demando kiun ni demandas de ni kiam ni volas elekti novajn estrojn. Rehxabeam filo de Salomono trovis sin en simila situacio post la morto de sia patro. Li volis sekvi sian patron kiel la regxon de Israel. La popolo diris al li sian problemon dum la rego de lia patro, kaj petis de li tion kion ili atendos dum lia rego. Estis kiel peto por lia manifesto. Li iris al la maljunuloj kiuj kutime konsilis lian patron. Ili donis al li bonan konsilon kiun iu ajn kiu volas esti estro nuntempe devas pripensi: “Se hodiau vi estos servanto al cxi tiu popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam" (1 Regxoj 12:7). Alivorte, se vi volas gvidi homojn, preparigxu servi ilin. La homo returne farigxos viaj servantoj. Jesuo Kristo ankau donis la saman principon en Marko 10:42-45: se vi volas esti estro, unue estu la servanto de la homoj kiujn vi volas gvidi. Tiam oni konsideras vin kiel bonan estron. Jesuo Kristo ne nur instruis cxi tion, Li montris gxin “alprenante la formon de sklavo” (Filipianoj 2:7) veninte al cxi tiu mondo ne por esti servata sed por servi aliajn homojn. Rehxabeam ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kaj li perdis multan parton de la regno. Jesuo Kristo atentis la konsilon, kaj oni donis al Li la Nomon kiu estas estas super cxia nomo (Filipianoj 2:6-11). Ne estas malbone aspiri farigxi estro. Tamen, cxu vi aspiras servi la homojn au estri (diktatori) ilin? Se vi volus esti bona estro, unue estu servanto de viaj homoj. Nia alvoko kiel estro estas servant-estreco. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). SPECIALA PETO - Bonvolu pegxi por Nigxerio dum ni elektos novajn estrojn. - Pregxu por liberaj kaj justaj elektoj. - Pregxu ke cxi tiu civilula-al-civilula sxangxo sukcesu. - Pregxu kontrau ia ajn formo de perforto antau, dum kaj post la elektoj. - Pregxu por la absoluta volo de Dio ke gxi estu plenumita.

No comments:

Post a Comment