Saturday, February 16, 2019

VI ANKAU POVAS SUKCESI!

Estimataj, VI ANKAU POVAS SUKCESI! "Sed ni deziras, ke cxiu el vi montru tian saman diligentecon por la plenumo de la espero gxis la fino" (Hebreoj 6:11). "Sed vi, amataj, konstruante vin sur via plej sankta fido, pregxante en la Sankta Spirito, konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo" (Judas 20-21). Mi antau nelonge legis historion de iu populara joruba dramisto en tutlanda gazeto kiu tusxis mian koron. Temas pri 60-jara dramisto kiu, kun sia dua filo en la sama lekciejo, akiris sian bakalauron de 49 jaroj, sed nun li estas doktoro kaj lekciisto en unu el la superaj universitatoj en Nigxerio. Li povis viziti unuagradan lernejon pro la deviga senpaga eduko en la tiama Okcidenta Regiono de Nigxerio. Krom speco de post-unuagranda edukado tiam konata kiel "moderna eduko", la viro ne povis viziti duagradan lernejon pro malricxeco de siaj gepatroj. Per rezoluteco post agado kiel dramisto kaj sur scenejo kaj en kinofilmoj dum pli ol tri jardekoj, li farigxas altlerneja profesoro kaj autoritato en sia elektita profesio - la teatro. Lia vivo estas instigo por multaj el ni. Cxu vi jam perdis esperon ke vi ne plu povas sukcesi en iu klopodo? Ne perdu esperon! Daurigu persisti per rezoluteco ke, iutage, vi sukcesos. Cxu homoj malestimas vin pro via modesta kondicxo au via sxajna malsukceso en viaj klopodoj? Ne faru al vi zorgon pri ili. Daurigu la lukton. Memoru tiun malnovan proverbon "Daura lukto, certa venko." Venko estas certa se vi ne perdus esperon. Alia populara dirajxo estas jena, "Sukcesantoj neniam forlasas (bonan klopodon); forlasantoj (de bona klopodo) neniam sukcesas." Paulo la apostolo admonis, "Kaj ni ne lacigxu en bonfarado; cxar gxustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortigxos" (Galatanoj 6:9), kaj "Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro" (1 Korintanoj 15:58). Vi ankau povas sukcesi! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la tenaco daĆ¹rigi la klopodon gxis vi sucesos en vivo.

No comments:

Post a Comment