Saturday, May 5, 2018

LI NE BEZONAS IAN DEFENDON

Estimataj, LI NE BEZONAS IAN DEFENDON "Tiam diris Jesuo al li: Remetu vian glavon en gxian ingon; cxar cxiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos. Cxu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da angxeloj? Sed kiel plenumigxus la Skriboj, ke tiel devas okazi?" (Mateo 26:52-54). Antau nelonge, mi ricevis plusenditan cxenan retmesagxon petantan min partopreni je afero por protesti al iu sociala reta servo forigi iun retejon kiu estas ofenda al la personeco de Jesuo Kristo de la reta servo de la sociala reto. Centoj da homoj jam aligis siajn nomojn al la retmesagxo dum oni ekspedis gxin al aliaj homoj antau ol gxi atingis min. Mi volis aligi mian nomon, sed mi memoris ke estas neniu bezono komenci la aferon je la unua aferon cxefe cxar Jesuo Kristo ne bezonas ian ajn defendon de iu ajn. Subtenantoj de multaj mondaj religioj, konfesioj, kaj aferoj estas pretaj defendi la inciatintojn de tiaj religioj, konfesioj, au aferoj per la lasta guto de sia sango. Tamen, Jesuo Kristo au la Dio kiun la kristanoj adorservas ne bezonas tian defendon. Li estas sin-suficxa, nesxangxebla kaj ne movebla. Nenio povas depreni ion ajn de Lia Esteco ne gravas la malestimiga vorto uzita por Li. Provoj defendi Lin eble povas esti labori kontrau Lia volo! Kiam oni volis aresti Jesuon Kriston, unu el Siaj discxiploj provis defendi Lin, sed Li avertis lin kaj sciigis lin ke Li povas regi la situacion. Je tiu tempo, gxi estis parto de la arangxo por plenumi la dian celon de Lia veno al la mondo. Malgrau la aresto, molesto, proceso, krucumado kaj morto de Jesuo Kristo, Li levigxis je la tria tago. Li estas tre alten levita kaj ricevinta "nomon, kiu estas super cxia nomo, por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, kaj cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro" (Filipianoj 2:9-11). Neniu kvanto de malestimiga vorto povas redukti Lian suverenecon. Homoj kiuj uzas abomenajn vortojn kontrau Li nur malsxparas sian tempon. Jesuo Kristo ne bezonas ian ajn defendon. Malgrau cxi tio, kiu estas Li al vi? Kiel vi rilatas al Li? Li jam venis kiel Savanto de la mondo. Li nuntempe defendas tiujn kiuj kredas je Li. Li venos reen baldau kiel la Jugxo de la tuta mondo. Cxu vi estas preta alfronti Lin? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi ne malsxparu vian tempon klopodi defendi Dio, sed anstataue vi estu je prava stato kun Li.

No comments:

Post a Comment