Saturday, May 12, 2018

ZORGANTA PATRINO

Estimataj, ZORGANTA PATRINO "Se iu trovis kapablan edzinon, sxia valoro estas pli granda ol perloj. ... Donu al sxi lau la fruktoj de sxiaj manoj; kaj sxiaj faroj sxin gloros cxe la pordegoj" (Sentencoj 31:10, 31). La skribinto de Sentencoj 31:10-31 brile priskribis noblan kaj virtan edzinon, kaj supozeble noblan kaj virtan patrinon. Sxi estas iu kiun sxia edzo povas fidi. Sxi estas fonto de kuragxigxo por li. Sxi estas diligenta je sia laboro. Sxi estas kreema. Sxi estas sindona. Sxi estas milda kaj sagxa. Sxi estas zorganta. Ne mirinde la skribinto de la skribajxo konkludis sian priskribon per alvoko por doni al tia virino honoron. Mia patrino unue montris la econ de zorganta patrino al mi. Ecx, post kiam mi farigxis edzigxinta viro, sxi ankorau montris tiun econ al mi. Tamen, la zorga eco de mia edzino kiel patrino superas tiun de mia patrino. Mi kutime admiras kaj alte taskas sxian (tion de mia edzino) patrinan zorgan econ por miaj infanoj kaj ecx mi. Antau nelonge, sxi montris tiun patrinan zorgan econ eksterordinare kiam unu el niaj kokinoj mortis mistere lasinte kvar tre junajn kokidojn. Mi estis indiferenta al la estonto de la senpatrinaj kokidoj, sed mia edzino pensis pri rimedoj bredi ilin. Sxi ja prizorgis ilin kaj ili cxiutage fartas bone. Tia ago al ordinaraj kokidoj eble ne estas signifa, sed gxi montras kiel realaj patrinoj zorgas pri siaj infanoj kaj aliaj cxe ili. Nature virinoj estas gxenerale amantaj kaj zorgantaj. Tamen, kelkaj el ili estas eksterordinaraj kun la ecoj. Tial virinoj reale prizorgas siajn edzojn kaj infanojn kaj iun au ion ajn cxe ili. Tamen, estas virinoj kiuj ne prizorgas siajn infanojn nemenciante siajn edzojn. Estas virinoj kiuj prizorgas malplie siajn infanojn kaj prizorgas plie sin kaj mondajxojn. Estas ecx virinoj kiuj ne prizorgas iun inkluzive sin! Cxu vi estas zorganta patrino? Cxu viaj edzo kaj infanoj povas laudi vin pro via zorgeco? Prizorgu plie viajn infanojn kaj edzon. La Eternulo repagos vin grande pro tio je la nomo de Jesuo. Amen. Felicxan Tagon de La Patrinoj! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Dum mi dedicxas cxi tiun mesagxon al zorgantaj patrinoj tutmonde, pregxu ke kiel Dio rememoris Saran, Hxanan, kaj Elizabeton en la Sankta Biblio, Li rememoru la atendantajn patrinojn kiuj sopiras montri la zorgan kaj amantan econ al siaj propraj infanoj ankau.

No comments:

Post a Comment