Saturday, April 28, 2018

KIO ESTAS VIA FOKUSO?

Estimataj, KIO ESTAS VIA FOKUSO? "Kaj la sepdek revenis kun gxojo, dirante: Sinjoro, ecx la demonoj submetigxas al ni per via nomo. Kaj [Jesuo Kristo] diris al ili: ...ne gxoju pri tio, ke la spiritoj submetigxis al vi; sed gxoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la cxielo" (Luko 10:17-20). "Se do vi estas levitaj kun Kristo, sercxu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. Atentu tion, kio estas supre, ne surterajxojn" (Koloseanoj 3:1-2). Jesuo Kristo forsendis sepdek el Siaj discxiploj "duope antau sia vizagxo en cxiun urbon kaj cxiun lokon, kien li mem estis venonta" (Luko 10:1). La misio estis granda sukceso kaj la discxiploj revenis kun multaj atestoj. La discxiploj diris la atestojn al Jesuo Kristo kun granda gxojo. Sendube, ilia fokuso estis sur la sukceso. Tamen,re-asertinte la venkon de la discxiploj super la Diablo kaj liaj subuloj, Jesuo Kristo redirektis ilian fokuson al pli bona afero kaj loko: cxielo. Multaj kristanoj nuntempe fokusas al sukcesoj en akademiaj, okupaj, edzecaj, financaj, kaj/au ecx spiritaj klopodoj. Plej precipe, multaj servistoj de Dio igas la euforion de diservaj sukcesoj superi la decidigan celon atingi cxielon kaj akiri rekompecojn en cxielo. Ili estas superigitaj kaj sxajne kontentigitaj pro siaj sukcesaj diservoj. Ne mirinde, multaj el tiaj servantoj de Dio ne prizorgas kiel ili akiras tian sukceson. Sukceso je ia ajn klopodo estas bona, sed tio devas ne esti la fokuso de iu tauga-anima kristano. La fokuso devas esti cxielo kaj la rekompecoj kiujn oni akiros tie. Kio estas via fokuso surtere? Cxu gxi estas surtera sukceso? Kiel servanto de la evangelio, kio igas vin gxoji dum vi faras la diservon? Cxu gxi estas la sukceso kiun vi akiras je la diservo? Via fokuso estu la fakto ke vi laboras kun Dio kaj ke Li rekompencos vin laue je Lia cxiela regno. Kio estas via fokuso? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi fokusu plie je via servo al Dio kaj Liaj rekompencoj en la cxielo ol tio kion vi povas atingi en la mondo.

No comments:

Post a Comment