Saturday, April 15, 2017

RESUREKTIS KRIST' JESUO

Estimataj, RESUREKTIS KRIST' JESUO "Kaj la angxelo responde diris al la virinoj: Ne timu; cxar mi scias, ke vi sercxas Jesuon, la krucumitan. Li ne estas cxi tie; cxar li levigxis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kusxis" (Mateo 28:5-6). Unu el la popularaj himnoj kiujn oni cxiam kantas dum Paska festo estas la angla himno “CHRIST THE LORD IS RISEN TODAY” ("RESUREKTIS KRIST' JESUO" en la Esperanto) verkita de tiu granda himnoverkisto, Charles Wesley (1708-1788) en 1739 por memorfesti la relevigxon de la Sinjoro Jesuo Kristo, kiam Li levigxis de la tombo por konkeri la morton kaj gxian potencon. La originala versio de la himno havis dek unu strofojn, sed ne havis la "Haleluja!" kiu distingis gxin hodiau. Nekonata komponisto poste aldonis la "Haleluja!" konvene al] gxia muzika melodio. Ekzistas varioj en strofoj de la himno en diversaj himnaroj haveblaj hodiau. Tamen, la himno estas alvoko por celebri la morton kaj speciale la relevigxon de Jesuo Kristo. Elstara trajto de la himno estas ke gxiaj originalaj kantotekstoj estas skribitaj en la prezenco. "Kristo la Eternulo resurektas hodiau" - ne "resurektis" (kiel gxi estas tradukita je la Esperanta versio). Tio estas potenca cxar gxi metas nin (kristanojn vivantajn baldau) en komunumon kun tiuj kiuj vere travivis la relevigxon en la propra vivo, kaj konfirmas nian esperon esti liberigita de morto. Dum angxeloj anoncis la novajxon de la resurektinta Sinjoro, Charles Wesley en la himno ordonis cxielon kaj teron levi iliajn gxojon kaj triumfon alte en festo de la resurektinta Sinjoro. Charles Wesley mokis morton, tombon, la sxtonon (kiun oni ruligis super la tombon), la sigelon sur la sxtono, kaj la gardistojn por ilia malsukceso deteni Jesuon Kriston de revivigxo. Charles Wesley parolis pri la elacxetanta laboro kiu estis farita kaj la batalo kiu estis gajnita sur la kruco. Kiel Jesuo Kristo soris super morto kaj tombo, tiel ankau kristanoj sxvebas kie Li gvidis estante similigitaj al Li kaj levitaj kiel Li. Efektive, la resurektinta Kristo estas salutita kaj laudita. Haleluja! "Haleluja!" (en la hebrea) origine signifas: "Danku la Eternulon". Cxi tiu vorto elstare kondukas Psalmojn 106, 111, 112, 113, 117, 135 kaj precipe la "Halelujajn Psalmojn" - Psalmojn 146-150. La vorto estas re-ehxita en Apokalipso 19 signifante la finan venkon de la sanktuloj. La vorto estas perfekte ekipita poste en la kantotekstoj de cxi tiu granda himno por festi la resurektintan Sinjoron. Haleluja, Kristo Sinjoro vere resurektis! Cxu vi jam kredas al tiu resurektinta Kristo, au cxu vi ankorau sekvas mortan au senpovan gvidanton? Neniu alia religia gvidanto estas valora sekvi cxar ili jam mortis au mortos iun tagon. Nur Jesuo Kristo mortis kaj relevigxis. Haleluja! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Dank 'al Dio pro la resurektinta Kristo kaj Lia finita laboro de savo sur la kruco.

No comments:

Post a Comment