Saturday, April 8, 2017

KIU RICEVAS LA LAUDON?

Estimataj, KIU RICEVAS LA LAUDON? "Kaj Jozef respondis al Faraono, dirante: Gxi ne dependas de mi; Dio respondos bonon al Faraono" (Genezo 41:16). "Daniel respondis al la regxo kaj diris: La kasxitajxon, pri kiu la regxo demandas, ne povas malkasxi al la regxo la sagxuloj, nek la sorcxistoj, nek la astrologoj, nek la divenistoj; sed en la cxielo ekzistas Dio, kiu malkasxas kasxitajxon" (Daniel 2:27-28a). Dio jam donis al cxiu el ni unu au pliajn kapablojn fari iojn. Lau homa naturo, ni kutime volas esti laudita pro ia bonajxo kiun ni faris per cxi tiuj kapabloj. Ni kutime atribuas honoron al ni mem pro tiaj kapabloj. Kelkfoje, ni ecx provas ricevi la laudon pro la bonajxoj kiujn aliaj cxe ni faris. Cxi tiu homa naturo estas ofta en la vivo de tiu kiu ne tute cedis sian vivon al la Sinjoreco de Jesuo Kristo kaj la gvideco de la Sankta Spirito. Gxi igas homojn strebi por la laudo kaj aprobo de aliaj homoj, kaj ecx igas ilin fari cxian eblajxon cxe ili estri por ke homoj vidu ilin kiel iujn kiuj havas specialan kapablon kiun aliaj homoj ne havas. Cxi tiu jam farigxis la ruino de kelkaj estroj kiuj ne volas forlasi siajn poziciojn por aliaj homoj. Jozef kaj Daniel estis homoj kiuj preferis lasi Dion, kaj ne sin, ricevi la laudon pro iliaj Dio donataj kapabloj. Ili ambau havis similajn situaciojn. Faraono, la regxo de Egpitujo songxis du songxojn kiuj gxenis lin. Li trovis la interpreton de cxi tiuj songxoj cxe la sorcxistoj kaj sagxuloj de Egiptujo, sed neniu el ili povis interpreti la songxojn. Oni venigis Jozefon al la cxeesto de Faraono. Kiam la regxo penis laudi Jozefon pro lia kapablo, Jozef rapide donis la laudon al Dio (Genezo 41:1-16). Daniel faris same en Daniel 2:27-28 kaj ecx rifuzis akiri ian rekompecon por la kapablo en Daniel 5:17. Cxi tiuj du homoj humiligis sin kaj donis al Dio la laudon pro tio, kion ili faris, kaj Dio altigis ilin al altaj pozicioj en fremdaj landoj. Kiu ricevas la laudon pro via kapablo kaj la potenco por fari tiujn bonajxojn kiujn vi faras? Cxu vi kutime donas la laudon al Dio? La Sankta Biblio diras, "Tiele diras la Eternulo: Ne fieru sagxulo pri sia sagxeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru ricxulo pri sia ricxeco; sed kiu volas fieri, tiu fieru nur pri tio, ke li komprenas kaj konas Min, ke Mi estas la Eternulo, kiu faras korfavorajxon, jugxon, kaj justajxon sur la tero; cxar cxi tio placxas al Mi, diras la Eternulo" (Jeremia 9:23-24). Cedu vin tute al la Sinjoreco de Jesuo Kristo kaj la gvideco de la Sankta Spirito por esti ebla fari cxi tion. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxaj Punktoj: 1. Danku Dion pro viaj Dio-donataj kapabloj. 2. Pregxu ke vi posedu la humilan koron por kutime memori doni al Dio la laudon pro cxi tiuj kapabloj. 3. Pregxu ke Dio altigu vin dum vi donas al Li la laudon pro la kapabloj.

No comments:

Post a Comment