Saturday, April 1, 2017

ESTAS ESPERO!

Estimataj, ESTAS ESPERO! "Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon. Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi pregxos al Mi; kaj Mi auskultos vin" (Jeremia 29:11-12). Mi jam legis cxi tiun parton de la Sankta Biblio fojojn sennombre. Mi jam audis homojn citante gxin mi jam ecx uzis gxin predikante au kuragxigante per gxi aliajn homojn multfoje. Tamen, kiam mi studis gxin je gxia kunteksto antau nelonge, mi havis pli klaran komprenon de gxia reala signifo. La kunteksto de la partajxo estas letero skribita de profeto Jeremia al ekzilitaj Judoj en Babelo. Kvankam la popolo de Judujo pekis kontrau Dio, kaj Dio punis ilin sendante ilin al ekzilo, ankorau, Jeremia konsilis al ili havi kuragxon kaj logxi en tiu fremda lando cxar Dio ne tute forlasis ilin. Li prezentis Dion kiel la joruban proverban patron kiu punas sian infanon per la dekstra mano kaj altiras gxin al si en amo per la maldestra mano. Kio ajn la konsekvenco de ies peko, Dio ankorau estas kompatema kaj pardonema (Daniel 9:9). Li havas intencojn revenigi nin al Si. Li ne forlasos Siajn proprulojn por eterne! La partajxo de la Sakta Biblio estas vorto de espero por homoj kiuj suferas pro siaj nefaroj. Gxi estas vorto de espero por aliaj ankau kiuj pensas ke Dio jam forgesis ilin. Gxi estas vorto de espero por cxiu ido de Dio. Dio havas intencojn por ni - intencojn ne difekti nin, sed prosperigi nin. Intencojn doni al ni esperon. Intencojn doni al ni bonan estontecon. Intencojn ne forlasi nin ecx kiam ni devojigxas. Intencojn auskulti nin kiam ni vokas al Li. "Tiele diras la Eternulo: Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob, kaj liajn logxejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto, kaj la templo estos starigita lau sia ordo. Kaj eliros el ili dankado kaj vocxo de gajuloj; Mi multigos ilin kaj ili ne malmultigxos; Mi donos al ili honoron, kaj ili ne malaltigxos. Kaj ili havos filojn kiel antaue, kaj ilia komunumo forte staros antau Mi, kaj Mi punos cxiujn iliajn premintojn. Kaj ilia potenculo estos el ili mem, kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo; Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi; cxar kiu alia kuragxos en sia koro alproksimigxi al Mi? diras la Eternulo. Kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio" (Jeremia 30:18-22. Vidu ankau: 19:14; 31:27-28; 32:42-44; 33:6-26; Plorkanto 3:31-33). Kio ajn la situacio, estas ja espero! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke la intencoj kaj celo de Dio por via vivo estu plenumitaj je Lia fiksita tempo.

No comments:

Post a Comment