Saturday, July 30, 2016

KION VI UNUE CELAS?

Estimataj, KION VI UNUE CELAS? "Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cio tio estos aldonita al vi" (Mateo 6:33). Cxu vi povas imagi iun kiu volas acxeti ion en la vendejo kies cxefa intereso estas la aldonajxo kiun la vendanto donus al li pro lia negoco? Au cxu vi povas imagi iun kiu interesigxas plie pri la nesignifa aldonajxo de donajxo prefere ol la aktuala donajxo? Cxi tio estas tio kiun multaj homoj faras en sia traktado kun Dio. Ili prefere volas ke Dio faru ion ajn alian por ili dum ili forlasas la cxefan aferon. Multaj homoj estas pretaj pasigi multe da tempo petante Dion por materialaj kaj financaj benoj dum ili forlasas la plej gravajn spiritajn benojn kiujn Li estas preta doni al tiuj kiuj petas por ili. Multaj faras cxion ajn por akiri tion kion ili volas de Dio dum ili rifuzas fari tion kion Dio volas de ili. La supra biblia verso sumigas gxin: "Sed celu unue [la regnon de Dio] kaj Lian justecon, kaj cio tio estos aldonita al vi" (Mateo 6:33). Ni devas unue celi la regnon de Dio. Iu komentanto de la Sankta Biblio diras jene, "Unue celu esti justa, kaj estu interesita pri Lia favoro, kaj oni aldonas al vi cxiu la necesajxon. Li regas super cxio, kaj Li povas doni al vi tion kion vi bezonas. Li DONOS al vi tion kion LI opinias la plej por vi." Kiam ni unue celas Dion kaj vivas lau Liaj ordonoj, Li donos al ni ecx la mondajxojn por kiuj ni ne petas. Regxo Salomono estas bona ekzemplo cxi tie. Dio demandis lin peti por ion ajn de Li. Anstatau peto por mondajxoj por sia egoisma gajno, li petis por la sagxo de Dio, kaj Dio ne nur donis al li neegalan sagxon, Li ecx donis al li tiujn mondajxojn por kiuj li ne petis (Vidu: 1 Regxoj 3:1-15). Estas bone peti de Dio materialajn kaj financajn benojn. Cxiu bezonas ilin. Tamen, la unua afero kiun oni devas celi de Dio estas la sagxo por fari Lian volon. La psalmisto diras, "Sercu plezuron cxe la Eternulo, kaj Li plenumos la dezirojn de via koro" kaj "La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, kaj ilian krion Li audas kaj helpas ilin" (Psalmaro 37:4; 145:19. Vidu ankau: Psalmaro 34:9-10; 37:18, 19, 25; 84:11; Marko 10:29-30; 1 Timoteo 4:8). Multaj homoj ne havas au/kaj gxuas materialajn kaj financajn benojn pro sia mislokita prioritato. Kion vi celas unue? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxaj Petoj: 1. Dio, helpu min celi vin kaj vian regnon unue en cxiuj miaj klopodoj. 2. Dum mi celu vin unue, Dio, aldonu al mi materialajn kaj financajn benojn.

Saturday, July 23, 2016

PRETER VIA ATENDO

Estimataj, PRETER VIA ATENDO "Kaj Izrael diris al Jozef: Vidi vian vizagxon mi ne esperis, kaj jen Dio vidigis al mi ecx vian idaron" (Genezo 48:11). Cxu vi iam perdis ion pri kio vi pensis ke vi povas neniam reakiri sed je la fino vi trovis gxin kaj ecx havis plie ol tiu afero? Cxu vi iam perdis esperon je iu situacio kaj la Eternulo faris ion kio estis preter via atendo? Jakob (poste konata kiel Izrael) travivis ion kiel tio je pli granda maniero. Vendinte Jozefon en sklavecon, la infanoj de Jakob mensogis al li ke sovagxa besto formangxis Jozefon (vidu: Genezo 37:27-33). Jakob kredis ilin kaj funebris pri sia filo multe da tagoj. Lau li, Jozef jam mortis. Tamen, Dio konservis Jozefon kaj farigis lin reganto je fremda lando. Jakob poste havis la oportunon ne nur vidi la "mortintan" Jozefon, sed ankau la idaron de Jozef. Vi povus imagi la ampleskon de la gxojo de Jakob pro tio ke li vidis preter sia atendo pri Jozef pri kiu li pensis ke li jam mortis. Hxana estis seninfana kaj kauze de tio, "sxia konkurantino afliktis sxin kaj tre incitis sxin" (1 Samuel 1:6). Sxi iris al Dio kaj petis de Li nur unu filon (versiklo 11), sed Dio faris preter sxia atendo – "sxi gravedigxis kaj naskis tri filojn kaj du filinojn" (1 Samuel 2:21). Tio estis post kiam Dio donis al sxi filon kiu poste farigxis eminentulo en la historio de la lando Izraela. Kiam Dio diris al Salomono peti ion kion li volus ke Li faru por li, Salomono petis "koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono" (1 Regxoj 3:9). Tamen, Dio faris preter lia atendo donante al li plie ol tio kion li petis (1 Regxoj 3:11-13). Kio estas la sxajna mortinta situacio tra kiu vi trapasas nune? Cxu vi jam perdis esperon en tia situacio? Kion vi jam petis de Dio kion Li ne faris? Dio povas fari ke vi spertu preter via atendo je tiu situacio! Li definitive faros tiele je Sia fiksita tempo. Jxus fidu al Li kaj atendu Lin. Paulo deklaris, "Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni povas peti au pensi, lau la potenco, kiu energias en ni, estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo gxis cxiuj generacioj por cxiam kaj eterne. Amen" (Efesanoj 3:20-21). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke Dio benu vin preter via atendo je tiu situacio kiun vi travivas.

Sunday, July 17, 2016

ESPERO NE ESTAS PERDITA!

Estimataj, ESPERO NE ESTAS PERDITA! "Kaj kiel la cxefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis. Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elacxetos Izraelon.... Ankau mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo, kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankau vidis vizion de angxeloj, kiuj diris, ke li vivas" (Luko 24:20-23). Kiam Christiano Ronaldo, la inspira kapitano de nacia futbalteamo de Portugalio estis prenita el la ludkampo en brankardo pro lezo post malpli ol dudek kvin minutoj da ludo dum la fina matcxo de la jxus konkludita UEFA EURO 2016, persone, mi perdis esperon en Portugalio gajni la konkurson. Sxajnis ke la sola espero de la teamo malaperis. Christiano Ronaldo ploris kiel li estis prenita el la stadiono. Sendube, li estis afliktita ke lia espero gajni la turniron kun siaj samteamanoj por sia lando estis malklara. Tamen, aliaj membroj de la teamo daurigis la matcxon kun determino kaj fortikeco. Laminta Ronaldo mem revenis al la apudtonalto kaj farigxis improvizita helpanta trejnisto direktante kaj motivante siajn samteamanojn. La portugala teamo devigis la hejman teamon al kromtempo de ludo. Al la fino de la matcxo, anstatauanta ludanto trafis la nuran golon de la fina matcxo, kaj hodiau Portugalio estas la Europa Cxampiono. Efektive, espero ne estas perdita! Mi forte estis inspirita per la fortikeco de la portugala teamo kaj la determino de Ronaldo ke espero ne estis perdita. Mi estis, kaj estas ankorau, instigita ke negrave la kontrauajxo en mia vivo, espero ne estas perdita. La discxiploj de Jesuo Kristo ne estis kiel tiuj Portugalaj samteamanoj! Ilia heroo - Jesuo Kristo - estis kaptita kaj krucumita. Ili perdis cxiun esperon. Ecx, kiam eliras la virinoj, por diri al ili, ke Jesuo Kristo estas levita, ili ankorau ne povis kredi. Jesuo Kristo devis admoni ilin kaj klarigi la Skribojn al ili. Cxu vi ankau perdis esperon cxar via sxajna forto malaperis? Cxu vi kredas ke vi ne plu povas sukcesi en la vivo pro via nuna cirkonstanco? Espero ne estas perdita! Ne rezignu. Estu rezoluta. "Arbo havas esperon, se gxi estas dehakita, ke gxi denove sxangxigxos, Kaj gxi ne cxesos kreskigi brancxojn. Se gxia radiko maljunigxis en la tero, Kaj gxia trunko mortas en polvo, Tamen, eksentinte la odoron de akvo, gxi denove verdigxas, Kaj kreskas plue, kvazau jxus plantita" (Ijob 14:7-9). Vi venkos! Personoj baldau kungxojas kun vi en la nomo de Jesuo. Amen. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne perdu esperon malgrau via nuna cirkonstanco.

Saturday, July 9, 2016


PLI MALBONA KOMENCO, PLI BONA FINO


Estimataj, 
PLI MALBONA KOMENCO, PLI BONA FINO
 "En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiligxis antau la Dio de siaj patroj. Kiam li pregxis al Li kaj petegis Lin, Li auskultis lian peton kaj revenigis en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio" (2 Kronikoj 33: 12-13).
 Li estis tiel juna, ankorau tiel bonsxanca suprenirinte la tronon de siaj prapatroj. Lia patro estis pia viro, sed li elektis esti malpia. Li ebriigxis per autoritato ecx en sia juneco kaj li misregis siajn regatojn. Li estis tiel kruela ke li oferis siajn infanojn al falsaj dioj. Sxtonkora regxo kiu ne auskultis al riprocxo ecx de la sankta Dio. Tamen, li finis sian vivon farante bone. 
La viro estis Manase, la viro kiu sekvis sian patron, Hxizkijan, kiel regxo de Judujo je la juna agxo de dekdu kaj regis dum kvindekkvin jaroj. Cxar li estis infano de pia homo, oni antauvidis ke li sekvos la pasxojn de sia patro. Tamen, li elektis sekvi la malbonajn ekzemplojn de la antauaj regxoj de Izrael kaj Judujo. Li ecx faris malbone pli ol ili.
El la kruelegajxoj de lia rego estis jene: sekvante la abomenindajxojn de nacioj aliaj; rekonstruado de la altajxoj de adoro de falsaj dioj kiujn lia patro, Hxizkija, antaue detruis; konstruado de la altajxoj al la tuta armeo de la cxielo; esplorado de estonteco; augurado; sorcxado; kaj plej malbone, li oferis siajn infanojn al falsaj dioj. Lau tradicio, li mortigis la profeton Jesaja. Kia kruelega regxo! 
 Cxar li estis sub la dia regno de Eternulo, Dio sendis al li kaj lia regatoj multajn el Siaj profetoj avertante ilin, sed ili ne auskultis. Tial, Dio permesis alian kruelan regxon, la regxon de Asirio venki lin kaj preni lin en ekzilon. Regxo kiu iam estis servata nun farigxis sklavo kiu servis alian regxon. 
Tamen, en sia aflikto, li rememoris sian Dion. Li humiligis sin antau Dio. Li konfesis siajn pekojn kaj pardonpetis. Pro lia vera pento, Dio redonis al li lian regnon.
Rehavinte sian regnon, li returnis sin al Dio servante Lin kaj farante bone. Li plilongigis la muron de Jerusalemo; li formetis la altajxojn de adoro de falsaj dioj kiujn li iam metis en la templon, kaj ekservis la veran Dion. Efektive, la skribintoj de la Sanktaj Skriboj parolis bone pri lia postaj tagoj (vidu 2 Kronikoj 33). Kiel estis antaua historio via? Cxu vi malbonigis vian vivon? Cxu vi suferas pro viaj pasintaj pekoj? Cxio ne estas perdita! Dio kiu restarigis Manaseon povas fari same al vi. Vi povas atingi multon por Dio, nur se vi povus humiligi vin antau Li. Konfesu viajn pekojn kaj turnu vin al Li. Estos bone je vi! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, July 2, 2016

SIN GARDI KONTRAU FIERECO!

Estimataj, SIN GARDI KONTRAU FIERECO! “Sed kiam li farigxis potenca, lia koro fierigxis tiel, ke li malbonigxis. Li krimis kontrau la Eternulo, lia Dio, kaj li eniris en la templon de la Eternulo, por incensi sur la altaro de incensado. Kaj eniris post li la pastro Azarja, kaj kun li okdek pastroj de la Eternulo, kuragxuloj; kaj ili starigxis kontrau la regxo Uzija, kaj diris al li: Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, cxar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antau Dio, la Eternulo”(2 Kroniko 26:16-18). Regxo Uzija de Judujo estis unu el la elstaraj regxoj de Judujo kiuj komencis bone kiel iu kiu turnadis sin al la Eternulo je sia junaj jaroj kiel regxo. Pro cxi tio, Dio donis al li suceson kaj li farigxis potenca kaj fama (2 Kroniko 26:3-15). Tamen, kiel li farigxis potenca, li farigxis fiera ecx al Dio kiu helpis al li. Li ekfaris aferojn kiujn li ne devis fari, incensadon de incenso sur la altaro de incensado. La ago estis la ekskluziva devo de la pastroj kiuj estas sankigitaj por incensi. La kuragxaj pastroj de la Eternulo alfrontis lin sed lia fiereco igis lin esti sxtonkora je siaj netaugaj agoj. Dum li debatis kun la pastroj, la Eternulo frapis lin kaj li tuj farigxis leprulo. Li restis tiele gxis la tago de sia morto, kaj tial, oni ne permesis al li fari sian respondecon kiel regxo, kaj li ne povis rilati kun ordinaraj homoj en la socio. Ecx oni ne povis enterigi lin gxuste kun la aliaj regxoj de Judujo pro la malsano. Kia granda falo por granda regxo! Estas homoj nuntempe kiuj komencis bone. Ili faris la taugan aferon. Ili adorservis Dion kaj servis la homaron. Tamen, kiam ili farigxis grandaj, ili lasis fierecon ruinigi ilin, kaj ili farigxis homoj de neniu rekono. La Sankta Biblio diras, “Tial ankau vi cxiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; cxar Dio kontraustaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas garcon” (1 Petro 5:5). Kio estas via nutempa rango? Cxu vi konsideras vin kiel iun kiu estas tre granda por Dio? Cxu vi transpasas vian limon pro via sxajna potenca ofico? Kio estas via reago al korekto? Sin gardi kontrau fiereco! Gxi iras antau pereo (Sentencoj 16:18). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).