Saturday, July 23, 2016

PRETER VIA ATENDO

Estimataj, PRETER VIA ATENDO "Kaj Izrael diris al Jozef: Vidi vian vizagxon mi ne esperis, kaj jen Dio vidigis al mi ecx vian idaron" (Genezo 48:11). Cxu vi iam perdis ion pri kio vi pensis ke vi povas neniam reakiri sed je la fino vi trovis gxin kaj ecx havis plie ol tiu afero? Cxu vi iam perdis esperon je iu situacio kaj la Eternulo faris ion kio estis preter via atendo? Jakob (poste konata kiel Izrael) travivis ion kiel tio je pli granda maniero. Vendinte Jozefon en sklavecon, la infanoj de Jakob mensogis al li ke sovagxa besto formangxis Jozefon (vidu: Genezo 37:27-33). Jakob kredis ilin kaj funebris pri sia filo multe da tagoj. Lau li, Jozef jam mortis. Tamen, Dio konservis Jozefon kaj farigis lin reganto je fremda lando. Jakob poste havis la oportunon ne nur vidi la "mortintan" Jozefon, sed ankau la idaron de Jozef. Vi povus imagi la ampleskon de la gxojo de Jakob pro tio ke li vidis preter sia atendo pri Jozef pri kiu li pensis ke li jam mortis. Hxana estis seninfana kaj kauze de tio, "sxia konkurantino afliktis sxin kaj tre incitis sxin" (1 Samuel 1:6). Sxi iris al Dio kaj petis de Li nur unu filon (versiklo 11), sed Dio faris preter sxia atendo – "sxi gravedigxis kaj naskis tri filojn kaj du filinojn" (1 Samuel 2:21). Tio estis post kiam Dio donis al sxi filon kiu poste farigxis eminentulo en la historio de la lando Izraela. Kiam Dio diris al Salomono peti ion kion li volus ke Li faru por li, Salomono petis "koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono" (1 Regxoj 3:9). Tamen, Dio faris preter lia atendo donante al li plie ol tio kion li petis (1 Regxoj 3:11-13). Kio estas la sxajna mortinta situacio tra kiu vi trapasas nune? Cxu vi jam perdis esperon en tia situacio? Kion vi jam petis de Dio kion Li ne faris? Dio povas fari ke vi spertu preter via atendo je tiu situacio! Li definitive faros tiele je Sia fiksita tempo. Jxus fidu al Li kaj atendu Lin. Paulo deklaris, "Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni povas peti au pensi, lau la potenco, kiu energias en ni, estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo gxis cxiuj generacioj por cxiam kaj eterne. Amen" (Efesanoj 3:20-21). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke Dio benu vin preter via atendo je tiu situacio kiun vi travivas.

No comments:

Post a Comment