Saturday, July 30, 2016

KION VI UNUE CELAS?

Estimataj, KION VI UNUE CELAS? "Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cio tio estos aldonita al vi" (Mateo 6:33). Cxu vi povas imagi iun kiu volas acxeti ion en la vendejo kies cxefa intereso estas la aldonajxo kiun la vendanto donus al li pro lia negoco? Au cxu vi povas imagi iun kiu interesigxas plie pri la nesignifa aldonajxo de donajxo prefere ol la aktuala donajxo? Cxi tio estas tio kiun multaj homoj faras en sia traktado kun Dio. Ili prefere volas ke Dio faru ion ajn alian por ili dum ili forlasas la cxefan aferon. Multaj homoj estas pretaj pasigi multe da tempo petante Dion por materialaj kaj financaj benoj dum ili forlasas la plej gravajn spiritajn benojn kiujn Li estas preta doni al tiuj kiuj petas por ili. Multaj faras cxion ajn por akiri tion kion ili volas de Dio dum ili rifuzas fari tion kion Dio volas de ili. La supra biblia verso sumigas gxin: "Sed celu unue [la regnon de Dio] kaj Lian justecon, kaj cio tio estos aldonita al vi" (Mateo 6:33). Ni devas unue celi la regnon de Dio. Iu komentanto de la Sankta Biblio diras jene, "Unue celu esti justa, kaj estu interesita pri Lia favoro, kaj oni aldonas al vi cxiu la necesajxon. Li regas super cxio, kaj Li povas doni al vi tion kion vi bezonas. Li DONOS al vi tion kion LI opinias la plej por vi." Kiam ni unue celas Dion kaj vivas lau Liaj ordonoj, Li donos al ni ecx la mondajxojn por kiuj ni ne petas. Regxo Salomono estas bona ekzemplo cxi tie. Dio demandis lin peti por ion ajn de Li. Anstatau peto por mondajxoj por sia egoisma gajno, li petis por la sagxo de Dio, kaj Dio ne nur donis al li neegalan sagxon, Li ecx donis al li tiujn mondajxojn por kiuj li ne petis (Vidu: 1 Regxoj 3:1-15). Estas bone peti de Dio materialajn kaj financajn benojn. Cxiu bezonas ilin. Tamen, la unua afero kiun oni devas celi de Dio estas la sagxo por fari Lian volon. La psalmisto diras, "Sercu plezuron cxe la Eternulo, kaj Li plenumos la dezirojn de via koro" kaj "La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, kaj ilian krion Li audas kaj helpas ilin" (Psalmaro 37:4; 145:19. Vidu ankau: Psalmaro 34:9-10; 37:18, 19, 25; 84:11; Marko 10:29-30; 1 Timoteo 4:8). Multaj homoj ne havas au/kaj gxuas materialajn kaj financajn benojn pro sia mislokita prioritato. Kion vi celas unue? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxaj Petoj: 1. Dio, helpu min celi vin kaj vian regnon unue en cxiuj miaj klopodoj. 2. Dum mi celu vin unue, Dio, aldonu al mi materialajn kaj financajn benojn.

No comments:

Post a Comment