Saturday, July 9, 2016


PLI MALBONA KOMENCO, PLI BONA FINO


Estimataj, 
PLI MALBONA KOMENCO, PLI BONA FINO
 "En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiligxis antau la Dio de siaj patroj. Kiam li pregxis al Li kaj petegis Lin, Li auskultis lian peton kaj revenigis en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio" (2 Kronikoj 33: 12-13).
 Li estis tiel juna, ankorau tiel bonsxanca suprenirinte la tronon de siaj prapatroj. Lia patro estis pia viro, sed li elektis esti malpia. Li ebriigxis per autoritato ecx en sia juneco kaj li misregis siajn regatojn. Li estis tiel kruela ke li oferis siajn infanojn al falsaj dioj. Sxtonkora regxo kiu ne auskultis al riprocxo ecx de la sankta Dio. Tamen, li finis sian vivon farante bone. 
La viro estis Manase, la viro kiu sekvis sian patron, Hxizkijan, kiel regxo de Judujo je la juna agxo de dekdu kaj regis dum kvindekkvin jaroj. Cxar li estis infano de pia homo, oni antauvidis ke li sekvos la pasxojn de sia patro. Tamen, li elektis sekvi la malbonajn ekzemplojn de la antauaj regxoj de Izrael kaj Judujo. Li ecx faris malbone pli ol ili.
El la kruelegajxoj de lia rego estis jene: sekvante la abomenindajxojn de nacioj aliaj; rekonstruado de la altajxoj de adoro de falsaj dioj kiujn lia patro, Hxizkija, antaue detruis; konstruado de la altajxoj al la tuta armeo de la cxielo; esplorado de estonteco; augurado; sorcxado; kaj plej malbone, li oferis siajn infanojn al falsaj dioj. Lau tradicio, li mortigis la profeton Jesaja. Kia kruelega regxo! 
 Cxar li estis sub la dia regno de Eternulo, Dio sendis al li kaj lia regatoj multajn el Siaj profetoj avertante ilin, sed ili ne auskultis. Tial, Dio permesis alian kruelan regxon, la regxon de Asirio venki lin kaj preni lin en ekzilon. Regxo kiu iam estis servata nun farigxis sklavo kiu servis alian regxon. 
Tamen, en sia aflikto, li rememoris sian Dion. Li humiligis sin antau Dio. Li konfesis siajn pekojn kaj pardonpetis. Pro lia vera pento, Dio redonis al li lian regnon.
Rehavinte sian regnon, li returnis sin al Dio servante Lin kaj farante bone. Li plilongigis la muron de Jerusalemo; li formetis la altajxojn de adoro de falsaj dioj kiujn li iam metis en la templon, kaj ekservis la veran Dion. Efektive, la skribintoj de la Sanktaj Skriboj parolis bone pri lia postaj tagoj (vidu 2 Kronikoj 33). Kiel estis antaua historio via? Cxu vi malbonigis vian vivon? Cxu vi suferas pro viaj pasintaj pekoj? Cxio ne estas perdita! Dio kiu restarigis Manaseon povas fari same al vi. Vi povas atingi multon por Dio, nur se vi povus humiligi vin antau Li. Konfesu viajn pekojn kaj turnu vin al Li. Estos bone je vi! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment