Saturday, June 25, 2016

CXU GXI GLORAS DION?

Estimataj, CXU GXI GLORAS DION? "Cxu do vi mangxas, au trinkas, au kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio" (1 Korintanoj 10:31). Unu el la aferoj kiujn mi observis en la dauranta konkurso de UEFA EURO 2016 estas la maniero de la plimulto el la ludantoj modifi siajn hautojn per diversaj tipoj de tatuajxo. Sxajnas ke ili konkurencas kiu superas la aliajn kun la tendenco. La ago de cxi penetrado de hauto farigxis komuna en la okcidenta mondo kaj gxi farigxas pli akceptata inter junaj plenkreskuloj kaj ecx mezagxaj homoj, virinoj inkluzivite. Tamen, cxu tio cxi faras la agon justa? Kio estas bela au bona en malbeligado de la bildo de Dio kiun Li kreis la homon esti? Cxu la fakto ke multaj homoj akceptas gxin kaj gxi farigxas io moda faras gxin justa? Estis multaj argumentoj por kaj kontrau tatuajxo, kiu estas formo de modifo de korpo farita per enmetado de permanenta (kaj kelkfoje, portempa) inko en la hauto por sxangxi la koloron de la hauto. Kelkaj homoj, ecx kristanaj ekleziestroj, vidas nenion malbonan en tiu ago, multaj kristanoj malsxatas gxin. Mi ne volas aligxi al la argumentoj por au kontrau tatuajxo, cxar mi scias ke homoj estas pretaj por pravigi au kondamni gxin per kelkaj versoj de la Sankta Biblio subteni siajn poziciojn. Tamen, kial mi modifas mian hauton per cxiaj bildoj kaj surskriboj? Cxu tia modifo au penetrado de korpo gloros Dion en mi? Kian efikon gxi faras sur aliaj homoj? Cxu mi blinde aligxas al aliaj fari gxin, kaj au alian polemikan aferojn, cxar ili farigxis tiel popularaj? Kial mi farigxis falilon por aliaj personoj pro miaj agoj? La plej grava afero en io, kio ni estas farantaj au apogantaj estas demandi cxu tia afero gloros Dion. Negrave kiom bone au populara io povas esti, se gxi ne glorus Dion, do ni devus havi rekonsideradon pri gxi. "Tiel same via lumo lumu antau homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la cxielo" (Mateo 5:16). "Kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj" (Koloseanoj 3:23). Cxu gxi gloras Dion? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne faros ion, kio ne gloros Dion en via vivo.

Saturday, June 18, 2016

"MIA PACXJO NE FORLASOS MIN!"

Estimataj, Honore al niaj patroj dum ni celebras la Tagon de la Patroj cxijare, mi resendu cxi tiun mesagxon kiun mi unue dissendis en 2005: "MIA PACXJO NE FORLASOS MIN!" "Kaj la Eternulo, kiu mem iros antau vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuragxon" (Readnomo 31:8). "...cxar [Dio] mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin" (Hebreoj 13:5). Mia dujara filino la alian tagon diris iun deklaron kiu estas instigo por mi. Ni matenmangxis tiun dimancxmatenon preparante nin por diservo. Dum mia edzino eltrovis ke nia filino estas malrapida mangxante sian mangxajxon, sxi sxerce diris ke ni forlasos sxin hejme se sxi ne mangxus rapide. Sxi jxus diris memfide kaj emfaze, "Mia pacxjo ne forlasos min!" Ni priridis la aferon, sed, sxia fido al mi estis pensiga afero por mi tra la tago. Cxu mi havas tian fidon al mia cxiela Patro? Cxu mi povas diri kun certo ke Li ne forlasos min ecx dum sxajnas ke cxiu kaj cxio estas kontrau mi? La psalmisto en Psalmo 77 alfrontis malfacilan situacion kiu igis lin pensi ke Dio jam forlasis lin. Li demandis ses demandojn por aserti la cxeeston de Dio kun li (versoj 7-9). Li konkludis je sia penso, "Tio estas mia aflikto, Ke aliigxis la dekstra mano de la Plejaltulo. Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn. Mi meditos pri cxiuj Viaj faroj, Kaj pri Viaj agoj mi parolos. Ho Dio, en sankteco estas Via vojo; Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio? Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn; Vi montris Vian forton inter la popoloj" (Psalmo 77:10-14). La psalmisto sciis ke la Eternulo estas tie por li cxiam kaj ke li jxus devas memori la bonecon de Dio kaj fidi al Li. Ne mirinde, li diris aliloke, "Cxar la Eternulo ne forpusxos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos" (Psalmo 94:14). La Eternulo ne forlasos vin ecx kiam aliuloj forlasos vin kaj vi trapasos la plej malkvietan tempon. Jes, mi memfide diros, "Mia cxiela Pacxjo ne forlasos mi!" Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Dum ni celebras la Tagon de la Patroj hodiau, cxi tiun mesagxon mi dedicxas omage al cxiuj bonaj, amantaj, zorgantaj kaj modelaj patroj tra la mondo.

Saturday, June 11, 2016

KRISTO LA REGXO ETERNA



Estimataj,

 KRISTO LA REGXO ETERNA

 "Kaj vi, ho Bet-Lehxem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva" (Mihxa 5:2).

 "...nia Sinjoro Jesuo Kristo... sola Potenculo, la Regxo de regxoj kaj Sinjoro de sinjoroj..." (1 Timoteo 6:14-15). 

La vorto "Kristo" estas translitero el la Greka vorto "Christos" kiu signifas la sanktoleito. Gxia Aramaika formo estas "meshicha" el kiu oni akiras la vorton "Mesio." Gxi specifas Jesuon kiel la plenumanton de la mesiaj esperoj de la Malnova Testamento kaj de la Juda popolo. Regxo estas tiu kiu regas urbon, provincon, landon, ktp. Li posedas la autoritaton regi au estri, kaj autoritaton super la homoj en tiu urbo, provinco, lando, ktp. La vorto "eterna" signifas io/iu kiu havas neniun komencon kaj neniun finon.

 Jesuo Kristo estis la Regxo eterna je la estinto pro multaj kialoj. La skribintoj de la Malnova Testamento profetis pri Li: (1) kiel la virta Regxo el David "kaj ekregos regxo, kaj li estos prudenta, kaj li farados jugxon kaj justecon sur la tero" (Jeremia 23:5. Vidu ankau: 33:15; Jesaja 11:1-5); (2) kiel Tiu kiu "ekregos regxo... estos prudenta... farados jugxon kaj justecon sur la tero" (Jesaja 9:7); (3) kiel "reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva" (Mihxa 5:2). Estas multaj profetajxoj pri Lia regxeco en Psalmoj 2:6-11; 72; 110; Jesaja 2:1-4; 32:1; 33:17; Daniel 2:44. Cxi tiuj profetajxoj precipe tiu en Mihxa 5:2 pruvas ke Li jam ekzistis antau Sia nasko.

Jesuo Kristo estis la Regxo eterna dum Sia vivo surtere. Jen kelkaj el la evidentajxoj. Unue, la sagxuloj el la Oriento vidis Lian stelon kiel tiun de regxo (Mateo 2). Due, Liaj mirakloj, precipe tiuj super naturo, montris Lin kiel Regxon super la universo. Trie, plenumante alian profetajxon de la Malnova Testamento, Li rajdis en Jerusalem dum Sia Triumfa Eniro (vidu: Mateo 21:1-11; Zehxarja 9:9). Kvare, la cxefpastroj prave kulpigis Lin ke Li nomis Sin regxo dum Lia proceso antau Pilato (Luko 23:2; Johano 19:12). Kvina, Li parolis pri Sia regno, kaj ecx asertis responde al la demando de Pilato ke Li estas regxo (Johano 18:36-37). 

Nuntempe, Jesuo Kristo estas Regxo eterna kiu sidas "...en la cxieloj, multe super cxiu reganto kaj autoritato kaj potenco kaj regxeco, kaj cxiu nomo nomata, ne nur en cxi tiu mondo, sed ankau en la estonta; kaj cxion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super cxio..." (Efesanoj 1:20-22. Vidu ankau: Agoj 5:31; Hebreoj 1:3; 2:9).

 Estonte, Jesuo Kristo daure estas la Regxo eterna. Li igos la tutan universon en justeco (Apokalipso 19:11-16). Cxiuj nacioj adorklinigxos al Vi (Apokalipso 15:3-4). Li regxos por cxiam kaj eterne! (Apokalipso 11:15). 

La implico de la eterna regxeco de Jesuo Kristo estas ke cxiu devas atribui al Li honoron kiu taugas Lin akceptante Lin kiel Savinton kaj Sinjoron kiu daurigos regi li/sxi de nun gxis eterno. Nur tiuj kiuj lasas Lin regi super ili regos kun Li en Lia eterna regno je la fino de mondo (Daniel 7:18, 27; Romanoj 8:18; 2 Timoteo 2:12; Apokalipso 20:4). Cxu vi jam akceptis Lin kiel Regxon super via vivo? Vi havas nenian elekton. Li jugxos vin iutage! (vidu: Agoj 17:30-31; Romanoj 2:16; 1 Korintanoj 4:5; 2 Korintanoj 5:10; Apokalipso 20:11-15). Jesuo Kristo estas la Regxo eterna!

 Je la servo de Dio,

 Bayo Afolaranmi (Pastoro).

 Pregxa Punkto: Pregxu ke vi lasu Jesuon Kriston la eternan Regxon regi en via vivo por ke vi povu regi kun Li en eterneco. 


Saturday, June 4, 2016

KION VI KONSTRUAS?

Estimataj, KION VI KONSTRUAS? "Se do vi estas levitaj kun Kristo, sercxu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. Atentu tion, kio estas supre, ne surterajxojn" (Koloseanoj 3:1-2). Unu el tiuj aferoj kiuj estas tre videblaj kiam vi alvenas ajnan antikvan urbon (ecx, kelkfoje, vilagxojn) en la okcidenta mondo estas la superbe bele konstruitaj pregxejoj kiuj trovigxas sur preskau cxiu strato. Tamen, la plej multaj el tiuj konstruajxoj estas au venditaj, au vendotaj, au farigxis neuzataj au preskau malplenaj. En mia diskuto kun unu maljuna pastoro, li lamentis ke unu el la kialoj de la malkresko en membreco de eklezio en cxi tiu parto de la mondo estas ke la pasinta generacio de kristanoj cxi tie estis okupita konstrui fizikajn strukturojn dum ili neglektis konstrui personojn spirite. Li citis kiel miliardoj da funtoj estis elspezitaj por konstrui multajn pregxejojn tiam dum nenio au malmulte estis elspezita spirite por konstrui la vivojn de personoj kiuj adoris en tiuj elegantaj konstruajxoj. Hodiau, la plej multaj el tiuj konstruajxoj estis venditaj au farigxis senutilaj. Tiu scenaro memorigas min pri joruba proverbo: "Omo ti a ko ko ni yo gbe ile ti a ko ta" (signifo: la "nekonstruita" au nesperta infano fine vendos la domon, kiun oni konstruis). Bedaurinde, tiu scenaro ripetas sin nuntempe en multaj evoluantaj landoj. Ekleziestroj estas okupitaj konstrui fizikajn strukturojn kaj amasigantaj posedojn materialajn je la malutilo de la spirita kresko de la membroj de iliaj eklezioj. Ili investas en fizikaj strukturoj kaj materialaj posedoj kaj ili zorgas malpli pri investado en la spirita vivo de eklezianoj. Discxipleco kaj reala nutrado de la sekvanoj ne plu estas superaj en multaj eklezioj cxar la eklezio kreskas nombre kaj la eklezio kaj gxiaj gvidantoj povas amasigi pli da materialajxoj. Interese, multaj kristanoj faras similajn aferojn mem. Ili zorgas pli pri siaj fizikaj vivoj kaj zorgas malpli pri siaj spiritaj vivoj. Ecx, la kialo kial multaj homoj adoras Dion au estas aktivaj en eklezio estas pro kio ili povas akiri ion fizike, materie au finance de Dio. Ili daurigas konstrui sian fizikajn vivojn kaj lasi siajn spiritajn vivojn nezorgitaj. Ne mirinde, iuj cxesus adori Dion au igxus neaktivaj en eklezio kiam ili ne havas tion kion ili deziras de Dio. Aldone, estas multaj religiaj homoj nuntempe, sed tre malmultaj spiritaj kaj bone fundamentitaj doscxipligitaj personoj. Kion vi konstruas: cxu vian fizikan vivon au vian spiritan vivon? Kio estas via plej grava prioritato adorante Dion? Kial vi estas aktiva en eklezio? Cxu vi vere zorgas pri la konstruado de via spirita vivo? Kiel ekleziestro, cxu vi zorgas pri konstruado de la spiritaj vivoj de viaj sekvantoj au via zorgo estas pri kiel konstrui fizikajn strukturojn kaj amasigi kiel multajn posedojn materialajn kiel vi povas per viaj sekvantoj? "Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas; sed provizu al vi trezorojn en la cxielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas; cxar kie estas via trezoro, tie estos ankau via koro" (Mateo 6:19-21). Kion vi konstruas? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi zorgu pli pri konstruo de vi mem spirite.