Saturday, June 25, 2016

CXU GXI GLORAS DION?

Estimataj, CXU GXI GLORAS DION? "Cxu do vi mangxas, au trinkas, au kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio" (1 Korintanoj 10:31). Unu el la aferoj kiujn mi observis en la dauranta konkurso de UEFA EURO 2016 estas la maniero de la plimulto el la ludantoj modifi siajn hautojn per diversaj tipoj de tatuajxo. Sxajnas ke ili konkurencas kiu superas la aliajn kun la tendenco. La ago de cxi penetrado de hauto farigxis komuna en la okcidenta mondo kaj gxi farigxas pli akceptata inter junaj plenkreskuloj kaj ecx mezagxaj homoj, virinoj inkluzivite. Tamen, cxu tio cxi faras la agon justa? Kio estas bela au bona en malbeligado de la bildo de Dio kiun Li kreis la homon esti? Cxu la fakto ke multaj homoj akceptas gxin kaj gxi farigxas io moda faras gxin justa? Estis multaj argumentoj por kaj kontrau tatuajxo, kiu estas formo de modifo de korpo farita per enmetado de permanenta (kaj kelkfoje, portempa) inko en la hauto por sxangxi la koloron de la hauto. Kelkaj homoj, ecx kristanaj ekleziestroj, vidas nenion malbonan en tiu ago, multaj kristanoj malsxatas gxin. Mi ne volas aligxi al la argumentoj por au kontrau tatuajxo, cxar mi scias ke homoj estas pretaj por pravigi au kondamni gxin per kelkaj versoj de la Sankta Biblio subteni siajn poziciojn. Tamen, kial mi modifas mian hauton per cxiaj bildoj kaj surskriboj? Cxu tia modifo au penetrado de korpo gloros Dion en mi? Kian efikon gxi faras sur aliaj homoj? Cxu mi blinde aligxas al aliaj fari gxin, kaj au alian polemikan aferojn, cxar ili farigxis tiel popularaj? Kial mi farigxis falilon por aliaj personoj pro miaj agoj? La plej grava afero en io, kio ni estas farantaj au apogantaj estas demandi cxu tia afero gloros Dion. Negrave kiom bone au populara io povas esti, se gxi ne glorus Dion, do ni devus havi rekonsideradon pri gxi. "Tiel same via lumo lumu antau homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la cxielo" (Mateo 5:16). "Kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj" (Koloseanoj 3:23). Cxu gxi gloras Dion? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne faros ion, kio ne gloros Dion en via vivo.

No comments:

Post a Comment