Saturday, June 4, 2016

KION VI KONSTRUAS?

Estimataj, KION VI KONSTRUAS? "Se do vi estas levitaj kun Kristo, sercxu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. Atentu tion, kio estas supre, ne surterajxojn" (Koloseanoj 3:1-2). Unu el tiuj aferoj kiuj estas tre videblaj kiam vi alvenas ajnan antikvan urbon (ecx, kelkfoje, vilagxojn) en la okcidenta mondo estas la superbe bele konstruitaj pregxejoj kiuj trovigxas sur preskau cxiu strato. Tamen, la plej multaj el tiuj konstruajxoj estas au venditaj, au vendotaj, au farigxis neuzataj au preskau malplenaj. En mia diskuto kun unu maljuna pastoro, li lamentis ke unu el la kialoj de la malkresko en membreco de eklezio en cxi tiu parto de la mondo estas ke la pasinta generacio de kristanoj cxi tie estis okupita konstrui fizikajn strukturojn dum ili neglektis konstrui personojn spirite. Li citis kiel miliardoj da funtoj estis elspezitaj por konstrui multajn pregxejojn tiam dum nenio au malmulte estis elspezita spirite por konstrui la vivojn de personoj kiuj adoris en tiuj elegantaj konstruajxoj. Hodiau, la plej multaj el tiuj konstruajxoj estis venditaj au farigxis senutilaj. Tiu scenaro memorigas min pri joruba proverbo: "Omo ti a ko ko ni yo gbe ile ti a ko ta" (signifo: la "nekonstruita" au nesperta infano fine vendos la domon, kiun oni konstruis). Bedaurinde, tiu scenaro ripetas sin nuntempe en multaj evoluantaj landoj. Ekleziestroj estas okupitaj konstrui fizikajn strukturojn kaj amasigantaj posedojn materialajn je la malutilo de la spirita kresko de la membroj de iliaj eklezioj. Ili investas en fizikaj strukturoj kaj materialaj posedoj kaj ili zorgas malpli pri investado en la spirita vivo de eklezianoj. Discxipleco kaj reala nutrado de la sekvanoj ne plu estas superaj en multaj eklezioj cxar la eklezio kreskas nombre kaj la eklezio kaj gxiaj gvidantoj povas amasigi pli da materialajxoj. Interese, multaj kristanoj faras similajn aferojn mem. Ili zorgas pli pri siaj fizikaj vivoj kaj zorgas malpli pri siaj spiritaj vivoj. Ecx, la kialo kial multaj homoj adoras Dion au estas aktivaj en eklezio estas pro kio ili povas akiri ion fizike, materie au finance de Dio. Ili daurigas konstrui sian fizikajn vivojn kaj lasi siajn spiritajn vivojn nezorgitaj. Ne mirinde, iuj cxesus adori Dion au igxus neaktivaj en eklezio kiam ili ne havas tion kion ili deziras de Dio. Aldone, estas multaj religiaj homoj nuntempe, sed tre malmultaj spiritaj kaj bone fundamentitaj doscxipligitaj personoj. Kion vi konstruas: cxu vian fizikan vivon au vian spiritan vivon? Kio estas via plej grava prioritato adorante Dion? Kial vi estas aktiva en eklezio? Cxu vi vere zorgas pri la konstruado de via spirita vivo? Kiel ekleziestro, cxu vi zorgas pri konstruado de la spiritaj vivoj de viaj sekvantoj au via zorgo estas pri kiel konstrui fizikajn strukturojn kaj amasigi kiel multajn posedojn materialajn kiel vi povas per viaj sekvantoj? "Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas; sed provizu al vi trezorojn en la cxielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas; cxar kie estas via trezoro, tie estos ankau via koro" (Mateo 6:19-21). Kion vi konstruas? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi zorgu pli pri konstruo de vi mem spirite.

No comments:

Post a Comment