Saturday, October 1, 2016

OFERITAJXOJ AL IDOLOJ

Estimataj, OFERITAJXOJ AL IDOLOJ "Rilate do la mangxadon de la idoloferitajxoj, ni scias, ke idolo estas neniajxo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu" (1 Korintanoj 8:4). La antikva urbo de Korinto estis kosmopolita urbo. Cxi tio igis la junan eklezion en la urbo havi multajn socio-kulturajn problemojn. Paulo devis skribi multajn epistolojn al la anoj de tiu eklezio por pritrakti kelkajn el la problemoj kiuj staris fronte al la eklezio. Unu el tiaj problemoj pritraktitaj de Paulo en 1 Korintanoj 8 temis pri oferitajxoj al idoloj. Cxi tiuj estis gxenerale viando oferita kiel oferitajxo, kaj poste au alprenita por vendo en la vendejo, au surtabligita je la festoj okazigitaj honore al idoloj, cxe iliaj temploj, au la domoj de iliaj sekvantoj. Kelkaj el la Korintanaj Kristanoj opiniis ke ne gravas mangxi tian viandon precipe tiun venditan en vendejo; aliaj opinis ke gravas kaj ke gxi povas farigxi faligilo al junaj Kristanoj. Plej prikoncernita estis la viando oferita al idoloj uzita por gastigi homojn. Cxu Kristanoj partoprenu en tia gastigo? Nu, lau Paulo, ecx la idoloj estas neniajxoj komparitaj al Dio, la Kreinto de la universo. La idoloj estas nur dioj. Tial, mangxado de oferitajxoj al idoloj ne gravas. Tamen, pro konscienco, precipe tiu de la junaj kaj malfortaj Kristanoj, oni eble detenu sin de mangxado de tiaj oferitajxoj al idoloj. Kiuj estas ajxoj sxajne oferitaj al idoloj cxe vi? Cxi tiuj eble ne necese estas viando au mangxajxo uzita en sanktejo, sed cxiutagaj agadoj kiuj estas pridiskuteblaj kaj kiuj eble igas junajn kaj malfortajn kristanojn faleti. Kiu estas via opinio pri tiaj ajxoj? Paulo poste donis cxi tiun instruon: "Cxio estas permesata; sed ne cxio estas oportuna. Cxio estas permesata; sed ne cxio edifas. Neniu celu sian bonon, sed cxiu la bonon de sia proksimulo.... Cxu do vi mangxas, au trinkas, au kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio. Ne metu faligilon, cxu por Judoj, au por Grekoj, au por la eklezio de Dio." (1 Korintanoj 10:23-32. Legu Romanojn 14 por plua instruo de Paulo pri cxi tiu afero). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxaj Punktoj: Dio, ne lasu min igi aliajn faleti per miaj agadoj kaj vortoj, sed lasu miajn agadojn kaj vortojn cxiam glori vin, Dio, kaj altigi aliajn cxe mi.

No comments:

Post a Comment