Saturday, October 22, 2016

ESTAS DOLCXE FIDI AL JESUO!

Estimataj, ESTAS DOLCXE FIDI AL JESUO! "Mia Dio, mia Dio, kial vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj? Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon. Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu logxas inter la glorado de Izrael. Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis. Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti" (Psalmo 22:1-5). La historio de Louisa M. R. Stead (1850-1917) tusxis mian koron je la tago en kiu mi legis gxin. Sxi ripozis kun sia edzo kaj ilia kvar-jara-agxa filino cxe marbordo kiam ili audis la krion de senespera knabo. La knabo estis dronanta, la edzo de Louisa provis savi lin. Dum la procedo, tamen, la knabo tiris S-ron Stead sub la akvon, kaj ambau dronis dum Louisa kaj sxia filino rigardis. Louisa Stead estis lasita kun nenia rimedo de helpo krom la Eternulo. Sxi kaj sxia filino spertis teruran malricxon. Unu matenon, kiam sxi havis nek monon nek mangxon por la tago, sxi malfermis la antauan pordon kaj trovis ke iu lasis la mangxon kaj la monon sur la pordosxtupo. Sxi verkis la himnon "TIS SO SWEET TO TRUST IN JESUS" [ESTAS DOLCXE FIDI AL JESUO!] tiun tagon. Multaj homoj, inkluzive min, jam fidis al Jesuo Kristo je la tempo de manko, kaj Li jam pruvis Sin mirakle satiginte la bezonojn. Li neniam elrevigas tiujn kiuj vere fidas al Li. Malgrau sia malfacilajxo, la psalmisto en Psalmo 22 rakontis kiel Dio savis tiujn kiuj jam fidis al Li. Nemirinde, Louisa Stead povis verki angle, "Jesus, Jesus, how I trust Him; how I've proved Him o'er and o'er! Jesus,Jesus, precious Jesus! O for grace to trust Him more." [esperante: "Jesuo, Jesuo, kiel mi fidas al Li; kiel mi provis Lin cxiam! Jesuo, Jesuo, alte valora Jesuo! Ho donu gracon por fidi al Li plue."] Tuta fido al Jesuo kondukos al la fidinda favoro de la Eternulo (Psalmo 32:10), perfekta paco (Jesaja 26:3), benoj (Jesaja 57:13), felicxo (Sentencoj 16:20), gxojo en la Eternulo (Psalmo 5:11; 33:21), plenumo de diaj deziroj (Psalmo 37:5), savo el malamikoj (Psalmo 37:40), sekuro je tempoj de dangxero (Sentencoj 30:25), starigo (Psalmo 125:1), prospero (Sentencoj 28:25), ktp. Kio estas via malfacilajxo? Cxu sxajnas ke Dio jam forlasis vin? Cxu vi jam tute fidis al Jesuo Kristo? Li satigos vian bezonon. Fidu al Li! Vi ankau kantos kiel Louisa Stead, "TIS SO SWEET TO TRUST IN JESUS" [ESTAS DOLCXE FIDI AL JESUO]. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment