Saturday, October 15, 2016

KIAM SXAJNAS KE ESTAS NENIA ESPERO

Estimataj, KIAM SXAJNAS KE ESTAS NENIA ESPERO "Dum li ankorau parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankorau gxenas la instruiston? Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu" (Mark 5:35-36). La filino de iu sinagogestro estis mortinta. La viro venis al Jesuo Kristo kaj petis ke Li venu kaj resanigu sxin. Jesuo respondis tuj al la cxagrenita alvoko kaj sekvis la viron hejmen. Tamen, estis interrompo survoje: alia virino akiris resanigon de Jesuo Kristo per nura tusxo de Lia mantelo. Dum Jesuo sxajne montris la miraklon al homoj kiuj sekvis Lin, kelkaj viroj venis el la domo de la sinagogestro kaj diris al li la malbonan novajxon: lia filino jam mortis, kaj estis nenia bezono de gxeno de Jesuo por veni kaj resanigi sxin. Lau tiuj viroj, estis nenia espero por la filino kaj sxia patro. Tamen, Jesuo kuragxigis la sinagogestron, kaj iris kun li al lia domo por fari la neatenditajxon: relevigante la filinon el la mortintoj! Kelkfoje, multaj homoj trovis sin je similaj situacioj. Ili eble jam pregxis al Dio por precipa afero. Sxajnis ke Li jam estis respondanta iliajn pregxojn, kaj ve, la neatendito okazis. Sxajnis ke ne plu estis espero. Efektive, tiaj homoj eble jam perdis esperon je la situacio. Tia situacio eble kondukis tiajn homojn esti koleraj kun Dio au ecx nei Lian ekzistecon. Kial Li permesus la situacion igi senespera? Kial Li ne povus agi rapide kaj montri Sian potencon por savi la situacion? Nu, kiel Jesuo ne enfokusigis la sxajnan senesperan situacion de la sinagogestro, sed anstataue kuragxigis lin ne esti tima sed kredi je Dio, tiaj homoj devus ne enfokusigi sian sxajnan senesperan situacion, sed Dion kiu estas kapabla fari cxiujn aferojn. Jesuo diris al Marta (alia virino en simila situacio), "Cxu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?" (Johano 11:40). Cxu vi en simila situacio? Cxu sxajnas ke ne plu estas espero por vi? Cxu homoj cxe vi jam perdis la esperon pri vi? Jesuo diradas al vi hodiau, "Ne timu, nur kredu." Li povas turni tiun sxajnan senesperan situacion al atesto. Kiam sxajnas ke estas nenia espero, nur kredu je Li kaj vi vidos la gloron de Dio. Vi ja atestos pri Lia boneco sur tiu situacio je la nomo de Jesuo. Amen. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke la Eternulo venu en vian situacion kiam sxajnas ke estas nenia espero por vi.

No comments:

Post a Comment