Saturday, July 18, 2015

LA MANOJ DE ESAV

Estimataj, LA MANOJ DE ESAV "Kaj Jakob alproksimigxis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis, kaj diris: La vocxo estas vocxo de Jakob, sed la manoj estas manoj de Esav" (Genezo 27:22). Esav kaj Jakob estis gxemelaj fratoj kiuj estis preferatoj de siaj patro kaj patrino respektive. Isaak ilia patro volis doni sian lastan benon al sia preferato kiu estis Esav la unuanaskito, sed Rebeka ilia patrino volis ke la beno estu la aparteno de sia preferato, Jakob. Tial, sxi konspiris kun Jakob por trompi Isaakon por ke Jakob akiru la benon. Parto de la konspiro estis ke Jakob uzis felojn de la kapridoj por kovri kelkajn partojn de sia korpo por ke Isaak kredu ke Jakob ja estas Esav kiu nature estis homo harkovrita. Dum la konspiro, Isaak malkovris ke la vocxo de la persono kiu venis por la beno estis tiu de Jakob, sed la feloj de la kapridoj trompis lin por pensi ke la manoj de tiu persono estas tiuj de Esav. Multaj homoj ankorau uzas la taktikon de la vocxo de Jakob kaj la manoj de Esav por trompi homojn por ke ili sukcesu je siaj klopodoj nuntempe. Estas interese malkrovi ke multaj homoj ecx penas uzi gxin je Dio por akiri Liajn benojn! Tamen, la Sankta Biblio diras, "Ne trompigxu; Dio ne estas mokata" (Galatoj 6:7). Li estas cxioscia! La Judoj, precipe la Fariseoj kaj la skribistoj, je la tempo de Jesuo Kristo sur la tero, kaj multaj homoj nuntempe, estis hipokrituloj kiuj penis uzi sian religiecon por trompi aliajn homojn kaj Dion. Tamen, Jesuo Kristo diras jene pri ili: "Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite: Cxi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi. Sed vane ili Min adoras, instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj. Cxar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj" (Mark 7:6-8). Kiel vi ankau uzas la manojn de Esav por trompi homojn? Cxu vi ankau penas fari tion kun Dio? Cxu vi estas hipokritulo? Iu joruba proverbo lauvorte diras jene, "Sxtelisto [kaj trompanto] eble sukcesas cxiutage, sed vengxo arestas lin iutage." Alia proverbo estas jene, "Longe sxtelas sxtelisto, tamen fine li pendos." Plue, vi ne povas trompi Dion. "Cxar cxion, kion oni semas, tion ankau li rikoltos. Cxar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon" (Galatoj 6:7-8). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment