Saturday, July 11, 2015

JESUO KRISTO LA PLEJ GRANDA CXEFPASTRO

Estimataj, JESUO KRISTO LA PLEJ GRANDA CXEFPASTRO "Havante do cxefpastron grandan, trapasintan la cxielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson" (Hebreoj 4:14). Tradicie, pastro reprezentas la popolon antau la dioj. Li helpas al gxi oferi oferajxojn al la dioj. Li prizorgas la sanktejon kaj aliajn ajxojn/aferojn rilate al la adorservo de la dioj. En la historio de la popolo Izraela, la cxefpastro, kun la helpo de aliaj pastroj kaj la Levidoj, plenumis cxi tiujn rolojn. Bedaurinde, ili ne estis perfektaj, kaj ili ne povis reprezenti la popolon bone antau la Eternulo Cebaot. Tamen, la skribinto de la letero al la Hebreoj prezentis Jesuon Kriston kiel la plej grandan cxefpastron kiu superas cxiujn aliajn cxefpastrojn. Cxi tio estas unu el la temoj de la letero. Jesuo Kristo kvalifikis Sin kompatema kaj fidela Cxefpastro farigxante homo (2:11-18) kiu estas solidara kun la malforto de homoj (4:15). Jesuo Kristo ne alprenis la oficon de cxefpastro pro sin-gloro (5:5), sed Li estis alvokita de Dio al la ofico kaj ne lau la maniero de Melkicedek(5:10). Jesuo Kristo ne bezonis, kiel la idoj de Aaron, oferi oferajxojn pro Siaj pekoj, kaj poste pro la pekoj de la popolo, cxar Li havis nenian pekon (7:27-28). La aliaj cxefpastroj oferis la sangon de bestoj kiu ne povis forpreni pekon (10:1-4), sed Jesuo Kristo oferis Sian propran sangon (9:12) unufoje (9:26; 10:10, 12). Pro sia morteco, estis multaj cxefpatroj kun portempa pastreco (7:23); sed la pastreco de Jesuo Kristo estas eterna pastreco cxar Li vivas poreterne (7:25). La pastreco de la aliaj cxefpastroj estis konformita je la monda modelo de la aktuala sanktejo en la cxielo (8:5), sed Jesuo Kristo konformas Sian servon je la cxielo (4:14; 9:11), sidante je la dekstra flanko de Dio (10:12). Per Sia ununura oferajxo, Li atingis Sian celon – la sanktigon de Sia popolo. Kia granda Cxefpastro! Ne mirinde, iu ajn kiu akceptas Lin kiel sian personan Savinton kaj Sinjoron - la ununura interulo inter Dio kaj homoj (vidu: 1 Timoteo 2:5) – povas veni rekte al la cxeesto de Dio. Estis, kaj ankorau estas, multaj sin-proklamitaj interuloj inter Dio kaj homoj. Neniu el ili havas la kvalifikojn kiuj distingas Jesuon Kriston kiel la plej grandan Cxefpastron. Tial, ili ne povas savi iun kiu sekvas ilin. Kiu estas via reprezentanto antau Dio? Akceptu Jesuon Kriston hodiau kaj havu la kuragxon de renkonto kun Dio nun kaj estonte. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment