Saturday, July 25, 2015

"CXU CXI TIU NE ESTAS LA CXARPENTISTO?"

Estimataj, "CXU CXI TIU NE ESTAS LA CXARPENTISTO?" "kaj multaj, lin audante, miris, dirante: De kie tiu viro havas tion? kaj: Kia estas la sagxeco donita al li? kaj kiaj estas tiaj potencajxoj farataj per liaj manoj? Cxu cxi tiu ne estas la cxarpentisto? Kaj ili ofendigxis pro li" (Marko 6:2-3). Estas jam multaj opinioj pri Jesuo Kristo. Lau kelkaj homoj, Li estis granda religia estro. Kelkaj konsideras ke Li estis granda instruinto. Por kelkaj homoj, Li estis unu el la mesagxistoj kiujn Dio sendis al la mondo, precipe al specifa popolo. Aliaj rigardas Lin nur kiel Savinton. Homo kiel mi kredas je Li kiel la Savinto kaj Sinjoro de la tuta mondo. Tamen, lau Liaj surteraj samurbanoj, Li gxuste estis cxarpentisto kies historion ili sciis tre multe. Tamen, Li estis, kaj ankorau estas, pli ol cxarpentisto. Li ecx estas pli ol tio pri kiu vi povas pensi. La kialo estas ke Li estas Dio, la Kreinto de la cxieloj kaj la tero. Multaj homoj malkonsentos cxi tion, ecx nuntempe, cxar ili, kiel tiuj Judoj, estas spirite blindaj. Kiu estas via opinio pri Jesuo Kristo? Kiu estas Li? Audinte tion kion homoj diris pri kiu Li estis, Li iam demandis de Siaj disxciploj cxi tiun demandon: "Kiun vi diras, ke mi estas?" (Luko 9:20). Nur Simon Petro povis doni respondon: "La Kristo de Dio." Tio estis la naiva respondo de Petro. Li estis prava! Kio estus via respondo al tia demando? Jesuo ne nur estas la Savinto de la mondo. Li ankau estas la Sinjoro! Tio signifas ke al Li apartenas la mondo kaj cxiu kiu estas en gxi inkuzive de vi! La impliko de cxi tio estas ke ecx se vi konsiderus ion pri Li, au vi nuntempe ofendigxas pro Li kiel tiuj Judo, venos iu tago dum vi staros antau Li cxe Lia trono kie li gvidos kiel la Jugxisto. Vi ne havos ian ajn elekton ol rakonti kiel vi eluzas vian vivon surtere. La demando tiam estos: "Kion Jesuo faras pri mi?" "Cxu cxi tiu ne estas la cxarpentisto?" Jes! Jesuo Kristo estis tiu cxarpentisto de Nazaret, sed Li estas pli ol cxarpentisto. Li estas la Savinto kaj Sinjoro de la tuta universo. Cxu vi jam akceptis Lin? La Sankta Biblio diras, "[Jesuo Kristo] venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio" (Johano 1:11-13). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment