Saturday, June 27, 2015

SE NE PRO DIO...

Estimataj, SE NE PRO DIO... "Gxi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis, Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco" (Plorkantoj 3:22-23). Ni jam estas je la mezo de la jaro. Cxu vi iam rememoris tion kion Dio jam faris por vi cxi-jare? Mi faris, kaj konstatis ke se ne pro Dio, precipe pro Lia fideleco sur mia vivo, probable mi ne plu ekzistus nuntempe. Mi havas kuzinon kiu kreskis kun mi. Nia intimeco tiam igis homojn aludis al ni kiel "edzo kaj edzino." Tamen, edzeca kaj aliaj devigoj de vivo disigis nin dum multaj jaroj, kvankam ni telefonadas unu al la alia. Sxia nelonga vizito al mia familio estis rememorigo de niaj infanecaj jaroj. Ni rememorigis tiam kiam ni kreskis kaj nuntempe dum ambau ni jam estas felicxe edzigitaj kun infanoj. Ni pridiskutis niajn travivajxojn je la pasintaj jaroj. Kiel aktiva flegistino, sxi rakontis multajn travivajxojn de mortantaj homoj kiuj mortis je sxia cxeesto. Sxi notis ke multaj el tiaj homoj estis pli junaj ol sxi. Tio kio kutime venas al sxia menso kiam ajn tiaj homoj mortas estas, kio faras sxin pli bona ol cxi tiuj homoj, kaj igas Dion savi sxian vivon gxis nuntempe. Mi ankau rememorigis multajn fojojn kiam mi vojagxis precipe sur la dangxera vojo de mia lernejo. Kial Dio savis min el cxiuj specoj de timindaj akcidentoj kiuj mortigis multajn homojn? Mia kuzino kaj mi konkludis ke estas la graco de Dio kiu igas nin ankorau esti vivaj hodiau. Se ne pro la fideleco kaj graco de Dio, la sxtormo de vivo devus konsumi nin! Se vi rememorus, vi vidas multajn aferojn kiujn Dio jam faris por vi. En tiu himno, "Count Your Blessings" ("Nombru Viajn Benojn"), Johnson Oatman verkis, "Kiam vi rigardas aliajn kun iliaj teroj kaj oro ... nombru viajn multajn benojn kiujn mono ne povas acxeti.... Nombru viajn benojn, nomu ilin unu post la alia; Nombru viajn benojn, Vidu tion kion Dio jam faris; Nombru viajn benojn, nomu ilin unu post la alia; Nombru viajn multajn benojn, vidu tion kion Dio jam faris." Se ne pro la fideleco kaj graco de Dio.... Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment