Saturday, June 13, 2015

LA VORTO DE DIO RESTAS NESXANGXEBLA

Estimataj, LA VORTO DE DIO RESTAS NESXANGXEBLA Cxar: Cxiu karno estas herbo, Kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto. Sekigxas herbo, velkas floreto; Sed la vorto de la Eternulo restas eterne. Kaj cxi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi” (1 Petro 1:24-25). Antau nelonge, mi surretelegis artikolon titolitan je la angla, "Are Christians Changing Their Minds On Gay Marriage?” [esperante: "Cxu Kristanoj Sxangxanta Iliajn Mensojn Sur La Samseksema Geedzeco?"] La verkisto de la artikolo estis malaprobita cxe la opinioj de iuj konsiderindaj kristanoj en Ameriko kiuj sxangxas sian opinion en favoro de samseksemo. La verkisto ankau ripetis la starpunkton de la Vorto de Dio pri tiu nenormala ago. Kiam mi legis la artikolon, mi rememoris la lastatempan vocxdonon en favoro de la samseksemo en Respubliko Irlando, lando kiu supozeble estas regata cxefe de kristano. Estas hontinde, ke kelkaj eklezioj ankau jam akceptis tiun deturnitan agon kaj nun ekzistas samseksemaj pasxtistoj kaj ecx samseksemaj episkopoj! Mi tute ne povas imagi kiel tia afero farigxos debato au praktiko inter kristanoj kiam la ordonoj de la Sankta Biblio estas tre klaraj pri tio. Jen kelkaj el la ordonoj: “Kaj kun virseksulo ne kusxu, kiel oni kusxas kun virino: tio estas abomenajxo” (Levidoj 18:22). “Kaj se iu kusxis kun viro kiel kun virino, abomenajxon ili ambau faris: ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili” (Levidoj 20:13). “Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontraunaturan; kaj tiel same ankau la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindajxon kaj ricevis en si mem la taugan rekompencon de sia malvirto” (Romanoj 1:26-27). “Au cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu: nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj, nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio” (1 Korintanoj 6:9-10). “Sed ni scias, ke la legxo estas bona, se oni gxin laulegxe uzas, sciante, ke la legxo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senlegxaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj, malcxastuloj kaj viruzacxantoj, homsxtelistoj, mensogantoj, falsejxurantoj, kaj cxio ajn alia kontraua al la sana doktrino; lau la konfidita al mi evangelio de la gloro de la benata Dio” (1 Timoteo 1:8-11). Per cxi tiuj bibliaj ordonoj, la praktiko au debato cxu konsideri au akcepti samseksemon en kristanaro estis disvenkita kaj neniu rajto-pensanta kristano devus stari kontrau la ago negrave kiom populara gxi farigxas en nia socio . La Vorto de Dio anstatauas ajnan alian normon. Iuj tiel nomataj kristanoj povus sxangxi siajn opiniojn pri ajna polemika temo, la Vorto de Dio staras firma kaj restas nesxangxita negrave la sxangxigxantaj tendencoj en la mondo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Pukto: Pregxu, ke vi restos fidela al la Vorto de Dio negrave la populara tendenco cxirkau vi.

No comments:

Post a Comment