Saturday, June 6, 2015

MI APARTENAS NE AL CXIUJ

Estimataj, MI APARTENAS NE AL CXIUJ "Au cxu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem, cxar vi estas acxetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo" (1 Korintanoj 6:19-20). Je la 29-a de majo, 2015, en sia inaugura parolado kiel la nove jxurinta kvina plenuma prezidanto de Federacia Respubliko Nigxerio, Muhammadu Buhari inter aliaj aferoj diris, "Mi apartenas al cxiuj kaj mi apartenas al neniu." Tiu deklaro tuj famigxis kaj multaj homoj donis plurajn klarigojn. Tamen, malpli ol dudek kvar horojn postkiam la deklaro estis farita, estis emanita portreto de sxajna paro kie la edzo estis demandante sian edzinon kial sxi ne estis fidela al li kaj la edzino estis respondante, "Mi apartenas al cxiuj kaj mi apartenas al neniu." La kreinto de la portreto kaj personoj kiuj diskonigis gxin sur la sociaj rimedoj nedubeble mokis pri la deklaro. Bedaurinde, ekzistis multaj aliaj amuzaj portretoj kaj subtitoloj rilatante al tiu deklaro. Dum cxi mesagxo ne temas pri la signifo au apliko de la menciita deklaro, estas certe ke gxi ne signifis por amuzo au krimo, fare de iu edz(in)o au ajna alia persono en serioza rilato. Tamen, la deklaro devus memorigi vin kiel kristano pri grava fakto ke vi ne apartenas al cxiuj au neniu. Fakte, vi ne apartenas al vi mem. Vi apartenas al Dio. Vi estis acxetita por prezo, kaj vi devas, do, glori Dion, en via korpo (vidu: 1 Korintanoj 6:19-20). La impliko de tio por kristano estas ke la kristano devas deteni sin de ajxoj kiuj malhonoras Dion en siaj agoj kaj vortoj, kaj li/sxi devas cxiam prezenti lin/sxin kiel vivantan oferon al la Sinjoro (vidu: Romanoj 12:1). Vi ne povas uzi vian korpon kvazau gxi apartenas al vi au ajna alia elemento ekster vi. Cxio pri vi devas cxiam glori Dion. Apostolo Paulo klarigis tion jene: "Cxar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; cxu ni vivas do, au mortas, al la Sinjoro ni apartenas" (Romanoj 14:8. Vidu ankau: 1 Korintanoj 10:31; Filipianoj 1:20; Koloseanoj 3:23; 1 Tesalonikanoj 5:10; 1 Petro 2:9). Tiu fakto cesigas cxiujn argumentojn pri tio kion ni surmetis, tio kion ni metis en nian busxon, kaj kiel ni vivas niajn vivojn. Mi apartenas NE al cxiuj au neniu. Mi apartenas al Iu. Mi apartenas al mia Dio! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi cxiam estos konscia pri la fakto ke vi apartenas al Dio.

No comments:

Post a Comment